Károly Lotz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1833 en Bad Homburg |
Morto | 13-an de oktobro 1904 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-díszsor-40 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno (1852–) |
Parencoj | Károly Lotz () |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
LOTZ Károly (kAroj loc') (16-a de decembro 1833, Homburg vor der Höhe – 13-a de oktobro 1904, Budapeŝto) estis hungara pentristo.
Lia hungara patrino – post morto de la germana patro – revenis kun la infano al Hungario. Lotz komence volis iĝi skulptisto, sed poste eklernis pentardon ĉe Jakab Marastoni kaj Henrik Weber. Li veturis en 1852 al Vieno, kie li iĝis lernanto kaj poste kunlaboranto de K. Rahl. Li kun lia majstro pentris murbildojn en grandnobelaj palacoj, poste sola pentis murbildojn en gravaj, famaj konstruaĵoj.
Li iĝis instruisto en 1883 en la Provpentrolernejo (Mintarajziskola), ekde 1896 la gvidanto de la dua hungara pentrista majstrolernejo. Li estas elstara hungara pentristo en la dua duono de la 19-a jarcento. Liaj murbildoj respegulas la efikon de la venecia baroka freskopentrado: ili estas leĝeraj, elegantaj. Li verkis skizojn, allogajn portretojn kaj mitologiajn pentraĵojn (sur tiuj lastaj ofte aperis liaj filinoj). Li pentris nudbildojn pri lia filino Kornelia.
(mur)pentraĵoj en