Lovrin (hungare: Lovrin, germane: Lowrin) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Gottlob kaj Vizejdia.
Ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Tomnatic, kiu en tiu jaro iĝis memstara.
En 1910 ĝi havis 3 881 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj), en 1992 3 562 (rumanoj, 3% hungaroj).
Ĝia unua mencio estas en 1466. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Torontál vármegye).
- Nándor Gallas (Temesvár, 21-a de januaro 1893 – 1-a de julio 1949) – skulptisto, grafikisto.
- Richard Bartzer (4-a de aprilo 1927 – 12a de januaro 1998) germana komponisto.
- György Forgó (Tószeg, 1787 – Lovrin, 27-a de julio 1835): kuracisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio.
- Gyula Gluzek (Lovrin, 1847 – Budapest, 1894): agrikulturisto, bienadministranto.
- Walter Kindl, (Lovrin, (24-a de novembro 1943): kapelestro, orgenisto de la romia katolika katedralo de Temeŝvaro, universitata profesoro.
- Ottó Rudnai, Reinhardt (Lovrin, 14-a de februaro 1917 – Budapest, 6-a de septembro 1986): kuracisto, universitata profesoro.
- Richard Wagner (10-a de aprilo 1952 – Berlin, 14-a de marto 2023), germana poeto, verkisto, edzo de verkistino Herta Müller.