László Hugyecz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hugyecz László Ede |
Naskiĝo | la 8-an de januaro 1893 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 26-an de oktobro 1958 en Berkeley (Kalifornio, Usono) |
Mortokialo | Korinfarkto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1911–1914) |
Familio | |
Patro | Juraj Hudec (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Park Hotel |
László Hugyecz [lAslO hudjec], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Hugyecz László Ede, eksterlande ofte Ladislav Hudec estis hungara-slovaka-usonana arkitekto, kiu havis sukcesojn en Ŝanhajo de 1918 ĝis 1945 kaj respondeca por kelkaj el la plej rimarkindaj konstruaĵoj.
László Hugyecz[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1893 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 26-an de oktobro 1958 en Berkeley, Kalifornio, Usono.
László Hugyecz devenis el riĉa varia hungara-slovaka familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1914. Liaj plej gravaj instruistoj estis Samu Pecz kaj Frigyes Schulek. Li iomete laboris, poste li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li estis kaptita kaj estis militkaptito en Siberio. Li profitis la arkitekturan kaj lingvan sciojn, fine li rifuĝis al Ĉinio. Li ricevis arkitekturan postenon en usona firmao en Ŝanhajo, kie li lernis la anglan kaj ĉinan lingvojn. Lia familio perdis la havaĵojn pro Traktato de Trianon, ili rifuĝis al Budapeŝto, tial Hugyecz jam ne volis hejmenveni. Li edziĝis en 1922, post 3 jaroj li malfermis memstaran arkitekturan oficejon. Inter 1925 kaj 1941 li projektis almenaŭ 37 signifajn konstruaĵojn, inter ili jam ili havas la titolon signifa historia monumento. En 1938 li perdis la ĉeĥoslovakan ŝtatanecon, iom poste li ricevis hungaran pasporton, eĉ li estis nomumita konsulo (diplomatio) de Hungario. En 1948 pro la komunistoj li denove rifuĝis al Svislando, sed en 1950 li translokiĝis al Usono, kie li instruis ĉe la Universitato de Kalifornio. Li mortis pro koratako dum tertertremo en 1958. En 1970 liaj restaĵoj estis entombigitaj en la evangelia tombejo en Banská Bystrica.