Mailly-sur-Seille | ||
komunumo | ||
Preĝejo Sankta Remy
| ||
|
||
Oficiala nomo: Mailly-sur-Seille | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Loreno | |
Departemento | Meurthe-et-Moselle | |
Arondismento | Nancy | |
Kantono | Nomeny | |
Interkomunumreto | Seille et Mauchère | |
Rivero | Seille | |
Situo | Mailly-sur-Seille | |
- koordinatoj | 48° 54′ 41″ N 06° 14′ 45″ O / 48.91139 °N, 6.24583 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 283 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 184 m s. m. | |
Areo | 6,4 km² (640 ha) | |
Loĝantaro | 257 (2009) | |
Denseco | 40,16 loĝ./km² | |
Urbestro | S-ro Philippe BERNARD de 2008 ĝis 2014 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 54610 | |
INSEE | 54333 | |
Situo de Mailly-sur-Seille enkadre de Francio
| ||
Situo de Mailly-sur-Seille kadre de Loreno
| ||
Vikimedia Komunejo: Mailly-sur-Seille | ||
Mailly-sur-Seille ( prononcu : "maji-sur-sejl") estas franca komunumo lokita en kantono Nomeny, en departemento Meurthe-et-Moselle kaj en regiono Loreno.
La vilaĝo situas inter Nancio kaj Metz apud la rivero Seille.
1876 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2009 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
509 | 226 | 230 | 235 | 230 | 204 | 219 | 245 | 257 |
fonto :[1]
En 1376 Thierry Bayer de Boppard episkopo de Metz rekonstruis la kastelon.
En 1475 la grafo de Campobasso, kiu servis Karlo la brava, detruis la kastelon.
Ĝis la traktato de Vincenne en 1661 la komunumo apartenis al Lorena duklando poste al Reĝlando de Francio. La 21-an de januaro 1718 per la traktato de Parizo ĝi iĝis denove lorena kaj finfine ĝi iĝis franca en 1766 kiam Stanislao la 1-a mortis.
La vilaĝo situis en Francio ĉe la germana-franca limo de 1871 ĝis 1914.
La unua mondmilito grave suferigis la vilaĝon kaj la kastelon. La ĝermana armeo okupis la vilaĝon dum kvar jaroj. Ankaŭ dum dua mondmilito la ĝermana armeo okupis la vilaĝon dum kvar jaroj. Ĝi forlasis la vilaĝon la 11-an de novembro 1944.
Laŭ analizo.[2] prelegita en la Chaux-de-Fonds ( Svislando) la 1-an de septembro 2012 de D-ro Christoph Klawe el Treviro, Mailly-sur-Seille estas vilaĝo kaŝita malantaŭ "Autrecourt" en la romano de Raymond Schwartz : Kiel Akvo de l' Rivero.