Malasiqui | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Filipinoj ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2421 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 094 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 089 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 55′ N, 120° 25′ O (mapo)15.916666666667120.41666666667Koordinatoj: 15° 55′ N, 120° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
Areo | 131,37 km² (13 137 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Malasiqui, - tagaloge Bayan ng Malasiqui - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. La loknomo signifas laŭ loka lingvo: "loko de fulmo". Malasiqui havas 73 distriktojn.
Malasiqui situas sur ebenaĵo [1]. San Carlos (Pangasinano) troviĝas nur 8, Dagupan 16, provinca ĉefurbo Lingayen 23, Baguio 58, regiona ĉefurbo San Fernando (La-Unio) 76, Cabanatuan 78, Kezonurbo 154, ĉefurbo Manilo 160, Puerto Princesa 711, Cebuurbo 730, Dabao 1135 kilometrojn (aere) [2].
Malasiqui estis fondita en 1671 fare de hispanaj monaĥoj, sed pli frue en 1665 oni komencis allogi familiojn en tiun lokon. La hispanan regadon sekvis dominadon de Usono, fine la mallonga japana okupo (1942-1945). En tiu longa periodo en Malasiqui ne okazis enmigrado el aliaj regionoj de la lando. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj.
Malasiqui estas ĉefe agrikultura urbego kun rizoj, maizoj kaj fruktoj (ĉefe mangoj). La senlaboreco estas alta, multaj laboras eksterlande.
La loĝantoj estas plejparte katolikoj. En Malasiqui kampuso funkcias.
Ĉe Malasiqui kruciĝas 2 trairaj ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj.
Malasiqui situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2829 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.