Miercurea Nirajului [mjerkurja niraĵuluj] (hungare: Nyárádszereda [nja:ra:dsereda]) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Niraj oriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Beu, Dumitrești, Lăureni, Moșuni, Șardu Nirajului, Tâmpa kaj Veța.[1]
En 1910 ĝi havis 1 524 loĝantojn ( hungaroj); en 1992 3 902 (95 % da hungaroj).
Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas el 1334 kaj 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda). Tie en 1605 estis István Bocskai elektita landestro de Transilvanujo. En 1941 oni aligis al ĝi Sântandrei, en 1964 Sântana Nirajului.
- Anna Bán (14-a de aŭgusto 1932 – Satu Mare, 1-a de decembro 1973): aktorino.
- László Csergőffy (n. 22-a de aŭgusto 1944): aktoro.
- Jenő Csinády (17-a de aprilo 1899 – Budapest, 14-a de aprilo 1970): sportkuracisto, fiziologo.
- György Dávid: historiisto, vortaristo, lernolibroverkisto
- Jenő Farkas (15-a de julio 1908 – Târgu Mureș, 3-a de julio 2000): lingvoinstruisto en Cristuru Secuiesc, folklorkolektanto de volumo Vadrózsa virága (2004).
- István Göde (Erdély, 1801 – Nyárádszereda, 3-a de novembro 1872): aktoro, direktoro.
- János Gyarmathy (n. 11-a de januaro 1955): skulptisto.
- Lajos Huszár (29-a de junio 1906 – Budapeŝto, 23-a de decembro 1987): numismato, arkeologo, arthistoriisto.
- Ágnes Kakuts (n. 1939): aktorino.
- Hajnal Kelemen (n. 22-a de septembro 1960): apotekistino, universitata docentino
- Ilona Lőrinczy (n. 24-a de aprilo 1931): aktorino.
- József Nagy (n. 19-a de aŭgusto 1931): aktoro.
- Csaba Zoltán Novák (n. 27-a de oktobro 1975 historiisto[2]
- Dora Pop (n. 19-a de oktobro 1935): pentristino.
- Rozália Rekita (n. 19-a de decembro 1960): aktorino.
- Olly Ritterband (n. 28-a de decembro 1923) pentristino, mozaikartistino vivanta en Danio[3]
- Hajnal Somody (n. 17-a de marto 1968: aktorino
- Csilla Szabó, T. (10-a de aŭgusto 1968): lingvistino
Distrikto Mureș (Rumanio) |
---|
Municipoj |
|  |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|