Minoritanoj aŭ Franciskanoj konventualaj (en la latina : Ordo Fratrum Minorum Conventualium , abb. OFM Conv. ) estas anoj de katolika monaĥordeno, pli precize branĉo de franciskanoj .
Monaĥejo de minoritanoj en Miskolc
En 1250 Inocento la 4-a nomumis ilin "pli malgrandaj fratoj", ĉar ili forlasis la franciskanojn por fondi novan ordenon .
En la Osmana Imperio ili strebadis al monopolo . En Hungara reĝlando kaj en Kroatio la minoritanoj estis grava ordeno. Nuntempe ili okupiĝas pri pastrado kaj edukado. En Hungario ili havas edukejon por pastroj en Eger .
Lastatempe la karismon de la Ordeno multe riĉigis sankta Maksimiliano Maria Kolbe (1894 - 1941 ), kiu insistis pri persona sindediĉo al Dio per la Senmakula Virgulino Maria . Pro tiu celo, kaj por kontraŭbatalo al framasonismo, li fundiĝis la Kavalireco de Senmakula .
Nuna (ekde 2019) ordengeneralo estas fra Carlos Trovarelli.
En Eŭropo (la pli gravaj):
En Ameriko :
Kanado , Usono , Argentino , Bolivio , Brazilo , Ĉilio , Kolombio , Kubo , Ekvadoro , Kostariko , Salvadoro , Honduro , Jamajko , Meksiko , Paragvajo , Venezuelo , Urugvajo , Peruo .
En Afriko :
En Azio :
En Oceanio :
Dum la historio, tiu ĉi ordeno donis al mondo multaj famuloj: sanktuloj, muzikistoj, sciencistoj, papoj ktp. Inter plej gravaj membroj estas:
sankta Francisko el Asizo (1181-1226) - diakono
sankta Antonio el Padovo (1195-1231) - doktoro de eklezio
Roger Bacon (1214-1294) - filozofo
sankta Bonaventuro el Bagnoregio (1217-1274) - episkopo , doktoro de eklezio
Nikolao la 4-a (1227-1292) - papo
beata Johano Duns Skoto (1266-1308) - teologo
Vilhelmo el Okhamo (1285-1349) - filozofo , logikisto , teologo
Aleksandro la 5-a (1339-1410) - kontraŭpapo
beata Jakubo Strepa (1340-1409) - ĉefepiskopo
Siksto la 4-a (1414-1484) - papo
Siksto la 5-a (1521-1590) - papo
Girolamo Dirutto (1546-1625) - komponisto, muzikteoriisto, li famiĝis kiel teoretikisto pri kontrapunkto
Mario di Calasio (1550-1620) - bibliisto, orientlingvisto
Mateo Frkić (1583-1669) - filozofo
sankta Jozefo el Kupertino (1603-1663)
Angelo el Silezio (1624-1677) - mistiko
Vincenzo Coronelli (1650-1718) - kosmografisto, kartografiisto
beata Bonaventuro el Potenzo (1651-1711) - mistiko
sankta Francisko Antonio Fasani (1681-1742) - teologo
Klemento la 14-a (1705-1774) - papo
Giovanni Battista Martini (1706-1784) - komponisto , muzikteoriisto , liaj disĉiploj estis i.a. J. S. Bach kaj W. A. Mozart
Stanislao Mattei (1750-1825) - komponiisto, muzikteoriisto
Nicolao Papini (1751-1834) - historiisto
Thomas Grassmann (1890-1970) - arkeologiisto
sankta Maksmiliano Kolbe (1894-1941) - misiisto kaj martiro el Auŝvico
Celestino Tomić (1917-2006) - bibliisto
beataj Zbigniewo Strzałkowski (1958-1991) kaj Michał Tomaszek (1960-1991) - misiistoj kaj martiroj el Peruo
Petr Sommer, Dušan Foltýn, Pavel Vlček: Encyklopedie českých klášterů . Praha 1997, s. 144.
Friedrich W. Riedel: Minoriten . In: Oesterreichisches Musiklexikon. Online-Ausgabe, Wien 2002 ff., ISBN 3-7001-3077-5 ; Druckausgabe: Band 3, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2004, ISBN 3-7001-3045-7 .
Odoardi, G. (1976). «Conventuali, Fratri Minori». En Guerrino, Pelliccia; Rocca, Giancarlo, eds. Dizionario degli Istituti di Perfezzione III . Roma: Edizione Paoline.