Modena City Ramblers | |
---|---|
Alie nomata | MCR |
Deveno | Modena, Italio |
Ĝenroj | Combat Folk |
Aktivaj jaroj | 1991 – nuntempe |
Retejo | www.ramblers.it |
Modena City Ramblers (MCR) estas itala muzikgrupo kreita en 1991.
Ili difinas sian stilon kiel Combat Folk, miksante la irlandan popolan muzikon kun Rok-muziko kaj italaj tradiciaj ritmoj. Oni povas rimarki en ilia muziko la uzadon de popolaj muzikiloj kaj ritmoj de kelta Eŭropo kaj ribelan spiriton kiuj aperas en siaj anarkistaj, kontraŭ-faŝisman kaj kontraŭ-mafiaj poemoj.
La poemoj kantataj de la grupo ankaŭ baziĝas sur la literaturo, ĉefe en la verkoj de la kolombiano Gabriel García Márquez, kiel ekzemple, la kanzonoj de la albumo "Terra e Libertà":
Tra la jaroj, okazis kelkaj ŝanĝoj en la membro-listo de la grupo. Tuj post la unua albumo, la grupo perdis la kantiston Alberto Morselli. En 1996 venas Francesco Moneti anstataŭ Marco Michelini. En 2001 foriras ankaŭ Giovanni Rubbiani kaj Alberto Cottica, aŭtoroj de pluraj poemoj kantataj de la grupo. Post dek kvar jaroj, en la 18-a de novembro de 2005, la kantisto Stefano "Cisco" Bellotti lasas la grupon, kiu restas sen kantisto. La nova anaro, prezentita en la 27-a de januaro de 2006 estas: