Nicolás Guillén | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Nicolás Guillén | |||||
Naskonomo | Nicolás Guillèn | ||||
Naskiĝo | 10-an de julio 1902 en Camagüey | ||||
Morto | 16-an de julio 1989 (87-jaraĝa) en Havano | ||||
Etno | Kubanoj vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Havano vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1927– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicolás GUILLÉN [nikoLAS giJEN] (naskiĝis la 10-an de julio 1902 en Camagüey, mortis la 17-an de julio 1989 en Havano) estis kuba poeto. Kiel membro de la Komunista Partio de Kubo ekde 1937, Guillen aktive partoprenis la kulturan vivon de sia lando kaj ĝian politikon. Li estas konsiderata unuaranga figuro en la afro-antila kulturo de la dudeka jarcento kaj unu el la plej grandaj poetoj elirintaj el Karibio en nia tempo. Krom lia konstanta okupiteco pri sociaj demandoj, kaj precipe pri la problemo de malriĉeco kaj rasa diskriminacio, lia poezio montras intereson pri la radikoj de popularaj afrikaj kulturoj, kaj iliaj muzikaj ritmoj estas fidele esprimitaj en multaj el liaj verkoj.
Li studis Juron en la universitato de La Habana, sed laboris kiel tipografo kaj ĵurnalisto. Liaj ĉefaj libroj poeziaj estas Motivos del son (Kialoj de la sonkanto)(1930), Sóngoro y cosongo (1931), West Indies Ltd. (1936), Sones para turistas y cantos para soldados (Sonkantoj por turistoj kaj kantoj por soldatoj) (1937) y El son entero (La tuta sonkanto)(1947).
Lia poezia produkto temas pri laŭdo de nigruloj kaj socia situacio. Danke al lia verko kaj al tiu de Emilio Ballagas, Adalberto Ortiz kaj Luis Palés Matos inter aliaj, la problemaro de la nigra raso reliefiĝis kaj kategoriiĝis en la literatura etoso de la hispana lingvo. Samepoke okazis simila movado en la francaj Antiloj kun specifa rilato al nigraj intelektuloj loĝantaj en Parizo - Aimé Césaire, Blaise Cendrars, ktp.-. En Guillén tiuj temoj elstaras. Kune kun komponaĵoj kiuj imitas la ritmon de la nigrulaj dancoj estas tiuj de socia problemaro, kune kun ia socia mesianismo. Iu venos -ĉu nigrulo?- kaj savos la homaron. Lia komunisma aktiveco (ekde 1937) okazigis lin malliberojn kaj persekutojn.
Post la venko de la revolucia reĝimo en 1959, li estis unu el ties plej fervoraj propagandistoj. Post la revolucio verkis poemarojn kiel Tengo (Mi havas) (1964) aŭ El diario que a diario (La taglibro kiun ĉiutage) (1972). En 1961 estis elektata prezidanto de UNEAC, la Nacia Asocio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo. La famo de Guillén trapasis landlimojn kaj disvastiĝis ĉefe en Antiloj, sed ankaŭ en la tuta Sudameriko.