Nógrádmarcal estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
Nógrádmarcal situas sur mildaj deklivoj en valo, laŭ traira flankovojo. La fervojo troviĝas 4 km-ojn en Szügy. Balassagyarmat distancas 11, Szécsény 14 km-ojn.
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1281. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, paroĥo, kuracejo, poŝto, futbalejo kaj aliaj sportejoj.
En Nógrádmarcal mortis ministro Sándor Sztranyavszky.