Paavo Tapio LIPPONEN (naskiĝis la 23-an de aprilo 1941 en norda Finnlando, en Turtola, nuntempa Pello) estas finna konsultisto de energia industrio kaj eksa politikisto. Li estis prezidanto de Finnlanda socialdemokratia partio) en 1993–2005, ĉefministro de Finnlando en 1995–2003 kaj prezidanto kaj porparolisto de la parlamento de Finnlando en 2003–2007. Li estis ĉefministro de Finnlando 2928 tagojn kaj estas plej longatempe ĉefministro de Finnlando.
Lipponen kvalifikiĝis studento en liceo de Kuopio en la jaro 1959. Poste li helpe de stipendio studis jaron en Usono, en la kolegio Dartmouth en Hanovro (Nov-Hampŝiro). Poste li studis en sociascienca fakultato de Universitato de Helsinko. En la jaro 1971 li kvalifikiĝis kandidato de sociaj sciencoj. Lia ĉeftemo estis internacia politiko.
Lipponen prezidantiĝis en Finnlanda socialdemokratia partio en la jaro 1993. En la jaro 1995 la partio venkegis la parlamentoelekton de Finnlando. La unua registaro de Lipponen (1995–1999) inkludis Finnlandan socialdemokratian partion, Finnlandan nacian koalicion, Svedan popolan partion de Finnlando, Maldekstran Ligon de Finnlando kaj Verdan Ligon, la ekologian partion de Finnlando. Ĉar la registaro konsistis el aparte diversaj partioj, ĝi ricevis karesan nomon "ĉielarka registaro". Ankaŭ dua registaro de Lipponen (1999–2003) inkludis samajn partiojn. Alia elstarega persono en registaroj de Lipponen estis lia bona amiko Sauli Niinistö, kiu estis ministro pri financoj en la jaroj 1996–2003. Politiko de la registaroj estis dekstreta. La unua registaro de Lipponen provis duonigi senlaborecon en Finnlando ĝis la sekva elekto. La senlaboreco plimalgrandiĝis, sed la celo malsukcesis.
Lipponen havas potencan Eŭropan identecon. Laŭ la vizio de Lipponen Finnlando membriĝis al Eŭropa Mona Unio (EMU). La eŭropa komuna mono eŭro venis en uzon en 2002. Finnlando estas nura nordlando kio uzas eŭron. Kun registaroj de Lipponen la ekonomio de Finnlando grandiĝegis. La unua registaro de Lipponen petfaris grandan reformon de konstitucio de Finnlando. En aŭgusto 2011 Lipponen anoncis, ke li aspiras al kandidateco ankaŭ en la prezidanto-elektado en 2012.
Ekde la jaro 1998 la edzino de Lipponen estas la verkistino Päivi Lipponen, denaska nomo Hiltunen kaj pli frua edzina nomo Hertzberg. Ili havas du komunajn filinojn; Paavo Lipponen havas unu filinon kun sia antaŭa edzino, kaj Päivi Lipponen havas unu filinon kun sia antaŭa edzo. Li interesiĝas pri opero, naĝado kaj arkitekturo. Pli juna li akvopilkis.
Paavo Lipponen estas elektita la 70-a plej granda finno en la voĉdonado Suuret suomalaiset ("grandaj finnoj") de 2004.
|