Panglima Sugala | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7501 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 055 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 115 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 4′ N, 119° 53′ O (mapo)5.0727861111111119.88467777778Koordinatoj: 5° 4′ N, 119° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Areo | 416,66 km² (41 666 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Panglima Sugala [+] | |||
Panglima Sugala - tagaloge Bayan ng Panglima Sugala - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en la insularo Tavi-Tavio, en Aŭtonoma Regiono de Islama Mindanao, en provinco Tavi-Tavio. La urbo havas 17 distriktojn.
Panglima Sugala situas laŭ la sudorienta bordo de la insulo Tavi-Tavio [1]. Bongao troviĝas 21, Zamboanga 291, Puerto Princesa 526, regiona ĉefurbo Kotabato (urbo) 513, Dabao 644, Cebuurbo 708, ĉefurbo Manilo 1047, Kezonurbo 1060, Baguio 1248 kilometrojn (aere) [2].
En tiu loko la hispana administracio ne radikiĝis. Panglima Sugala antaŭe estas konata kiel Balimbing sed en 1991 ĝi estis renomita al Panglima Sugala, ĉar tiam estis establita la aŭtonoma regiono. Formala ĉefurbo de la provinco estas Panglima Sugala, tamen administra centro estas la proksima komunumo Bongao.
La klimato de Panglima Sugala estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 1467 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 25-30 °C. Apenaŭ estas diferencoj inter la monatoj.