Koptoj estas indiĝene egiptaj kristanoj, kutime ortodoksaj, kiuj aktuale konsistigas ĉirkaŭ 15-20% de la loĝantaro de Egiptio - la plej granda religia malplimulto de tiu lando. Dum koptoj mencias maltoleremajn okazojn de persekutado tra la tuta ilia historio, aktuale homrajtaj grupoj notis ke "kreskas religia maltoleremo", kaj intereklezia perforto kontraŭ Koptaj Kristanoj, kaj malsukceso de la egipta registaro efike prienketi konvene kaj jure persekuti la respondeculojn de tiaj maltoleremaj agadoj.
Islama tumultantaro atakis kaj brulis preĝokunsido de Egiptaj Kristanaj Koptoj ĉe la Altlernejo La Sanktaj Skriboj, atako kiu antaŭis la fifamajn Ĥanka-atakojn kontraŭ la Koptoj.
81 Koptoj estis mortigitaj de tumultantaro de Islamanoj. Ministro de internaj aferoj Abu Paŝa kulpigis la mortojn al manko de adekvataj sekurecrimedoj pri kiu lia antaŭulo Ennabawy Ismael estus respondeca.
Kopta pastro Maksimose Girgis estis forkaptita kaj minacita de morto se li ne kondamnis lian Kristanismon kaj publike konvertas al Islamo. Li rifuzas kaj lia gorĝo estis tranĉita post kio oni lasis lin morti pro sangoperdo.
Onidiroj pri fikomerco de islamanaj fraŭlinoj fare de koptoj originas du semajnojn da perfortoj en Abu Quraga; preĝejoj, komercejoj, domoj kaj vetiuriloj estas bruligitaj, kaj du kristananoj estas forkaptitaj. Estis neniu morto, ne notinda vundo[1].
Islamaj tumultantoj aktivas ondon da perforto kontraŭ kristanaj preĝejoj kaj komercejoj de Imbabah, ĉirkaŭurbo de Kairo. Polico rifuzas registradon de pluraj plendoj, iuj plendistoj estante arestitaj[1].
Interpafiloj inter kristanoj kaj islamanoj kaŭzis tri mortintojn en la vilaĝo Sanbau[1].
Dek unu koptoj kaj du islamanoj kiuj provis preventi perforton, estis mortigitaj de islamaj tumultantoj en Sanbau[1].
Dek koptoj estas vunditaj dum atako de sia buso fare de armitaj homoj[1].
Muslima hordo atakas koptojn en la vilaĝo Meer, en Alta Egitio, mortigante kvar koptojn, kaj tranĉante la gorĝon de kopta juvelisto, kiu rifuzis pagi monon por sia protektado[2].
Du apartaj atakoj mortigas unu kopton kaj vundas alian; preĝejo estas bruligita en Dayrut[1].
"Tri maskitaj teroristoj" eniris en la eklezion Sankta Georgo de Abu Qurgas, kaj pafmortigis ok koptojn, dum ĉiusemajna kunveno de junulgrupo. "Dum la atakantoj forflugis, ili mortpafis kristanan farmiston, kiu akvumis siajn kampojn" [3].
Muslima hordo atakas turistan trajnon kun hispanaj turistoj, mortigante 13 kristanojn, vundante 6 aliajn, en la vilaĝo de Nakha apud Nagge Hammadi.
La teroristoj pligrandigis la nombron de siaj atakoj, kaj enlarĝigis siajn celviktimojn por inkludi tiujn, kiujn ili konsideris kiel kunagantojn kun la sekurecfortoj, iniciatante atakon dum la vespero de Eid ul-Adha per aŭtomataj armiloj, kiuj mortigis kaj koptojn kaj islamanojn[2].
"Masakro de El Koseh", 21 kristanoj, el tiuj ĉi 4 infanoj, estas mortigitaj dum sektecaj protestegoj en Al Koseh.
International Christian Concern (usona ne-registara grupo kiu zorgas pri homaj rajtoj de kristanoj) raportis, ke, en februaro 2001, muslimoj bruligis novan egiptan preĝejon, kaj domojn de 35 kristanoj, kaj ke, en aprilo 2001, egipta kristana knabino, 14-an jaraĝa, estis forkaptita, ĉar ŝiaj gepatroj supoze loĝigis homon, kiu konvertiĝis de Islamo al Kristanismo.
Kristano estas mortigita, kaj inter 5 kaj 16 aliaj estas vunditaj , kiam viro eniras en du preĝejojn, por tranĉmortigis fidelulojn[4]. Manifestacioj kaj perfortoj kuntrenas morton de islamano[5].
Islamaj tumultantoj pafas kristananoj la antaŭan tagon de Pasko; du koptoj estas mortigitaj, alia estas vundita[6][7].
"Masakro de Nag Hammadi", ok kristanoj kaj unu islamano estas pafmortigitaj, dum armitaj homoj pafas tiujn, kiuj eliras el katedralo; du koptaj virinoj estas ankaŭ mortigitaj dum incendio de kristanaj domoj en la apudaj vilaĝoj[6][7].
Du koptoj estas mortigitaj de polico, dum kopta manifestacio kontraŭ malpermeso de konstruado de nova preĝejo[8].
"Atenco de Aleksandrio", 21 kristanoj estas mortigitaj kaj preskaŭ cento da aliaj estas vundita, kiam ŝargita veturilo eksplodis vid-al-vide al preĝejo; estis tuj post la noktomezo, kiam kritanoj eliris el la preĝejo post la religia servo de la Novjaro[9][10][11]. .
Perfortoj okazis inter koptoj kaj islamanoj. Perfortoj originas de intima rilato inter islamanino kaj kopto; la patro de la virino estas mortigita, ĉar li rifuzis mortigi sian filinon, kaj lavi honoron de la familio. Alfrontoj eksplodas, preĝejo estas bruligita, krom kristanaj domoj kaj komercoj estas rabitaj[12].
Dek tri homoj estas mortigitaj en Kairo dum manifestacio kontraŭ incendio de la preĝejo je la antaŭa 5-a de marto[8].
Kverelo originis de klaĉoj, laŭ kiuj pluraj kristaninoj, konvertitaj al Islamo, estis supoze detenitaj kontraŭ iliaj voloj en la Sankta Maria eklezio de Imbada (norde de Kairo), kio estis falsa. Sekvas violentaj perfortoj, kiuj kaŭzas 15 mortintajn, inter ili islamanoj kaj kristanoj, kaj pli ol 55 vunditoj[13].
Paca manifestacio protestante kontraŭ incendio de preĝejo estas violente subpremita de armeo; la ŝtata egipta televido indikas, ke "kristanoj (koptoj) atakis la armeon", ke "tri soldatoj pereis" (du tagojn poste, ĝi agnoskas ke tiu aserto ne estas vera), kaj alvokas egiptojn "defendi sian landon" kontraŭ inter-religiaj disordojn. Minimume 24 koptoj mortas, el tiuj dispremitaj de militaj veturiloj[14][15].
Ekde jarcentoj Koptoj suferas esti marĝenigitaj, per diskriminaciaj agoj, per multaj mankoj de liaj rajtoj de post kvar dek jaroj, sed ilia situacio plimalbonigis post la 25a de januaro 2010 , kiam la islamistoj atingis potencon. Koptoj estas celitaj de ĉiutagaj sturmoj fare de fundamentistoj kaj ekstremistoj sen ajna leĝa pravigo.
Iliaj preĝejoj estas bruligitaj, iliaj propraĵoj estas damaĝitaj, iliaj ekonomiaj agadoj estas sabotitaj , kaj ili estas devigataj forlasi sian landon kaj domojn krom truda elmigrado[16]
Sangfluo aperis marki turnopunkton en la revolucio. Polico kaj armitaj civiluloj sieĝis la sidejo de la kopta preĝejo en Kairo , Katedralo Sankta Marko, mortigante unu personon kaj vundante almenaŭ 21, tuj post funebra ceremonio pri kvar kristanoj mortigitaj en sektismaj bataloj, kiu okazis la antaŭan sabaton.
Miloj da funebrantoj estis atakitaj, kiam ili provis elri el tiu plej granda egipta katedralo, devigante ilin reeniri la katedralareon, kaj komencante sieĝon, kiu daŭris la tutan posttagmezon kaj etendiĝis dum la nokto. Polico pafis larmigan gason sur la katedralmuroj, staras kiel nekonataj viroj armitaj per birdpafilo, tranĉiloj kaj benzinaj bomboj kaj grimpis apudajn konstruaĵojn por ataki tiujn amasigitajn sur la kirkotereno[17].