Philip Herbert Cowell | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1870 en Kolkato | ||||
Morto | 6-an de junio 1949 (78-jaraĝa) en Aldeburgh | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Trinity College Eton College ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philip Herbert COWELL (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1870 en Kolkato, mortis la 6-an de junio 1949 en Aldeburgh) estis brita astronomo.
Li lernis en Eton College kaj en Trinity College de Kembriĝo (Britio)[1]. Li iĝis dua ĉef-helpanto en la Reĝa Observatorio de Greenwich en 1896 kaj poste ĉef-intendanto de la "HM Oficejo pri Mararmea Almanako" de 1910 al 1930.
Li laboris pri la ĉiela mekaniko kaj la orbitoj de la kometoj kaj de la asteroidoj. Li zorge studis la malakordon kiu tiam ekzistis inter la teoria kaj la observata lokalizo de la Luno.
Li malkovris la asteroidon 4358 Lynn la 5-an de oktobro 1909 elde la Observatorio de Greenwich.
Li estis elektita Kamarado de la Reĝa Societo de Londono en majo 1906 kaj ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society[2] en 1911.
La asteroido 1898 Cowell estis nomita en lia honoro.