![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Poruba |
Poruba | |||
kvartalo | |||
Ĉefavenuo en Ostrava-Poruba
Klakebla mapo de Ostrava | |||
![]() | |||
|
|||
Oficiala nomo: Poruba | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Migra ŝtonego | Migra ŝtonego en Poruba | ||
Rojo | Porubka | ||
Situo | Poruba | ||
- alteco | 225 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 30″ N 18° 10′ 16″ O / 49.82500 °N, 18.17111 °O (mapo) | ||
Areo | 13,18 km² (1 318 ha) | ||
Loĝantaro | 66 603 (2011) | ||
Denseco | 5 053,34 loĝ./km² | ||
Baseno | Ostrava baseno | ||
Natura memorindaĵo | Turkov | ||
Fondo | 13-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 708 00 | ||
Universitato | Altlernejo mineja - TUO | ||
Malsanulejo | Fakultata malsanulejo Ostrava | ||
Situo de Poruba enkadre de Ĉeĥio
| |||
Poruba enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.moporuba.cz | |||
![]() |
Poruba estas iama municipo, en 1957 alligita al Ostrava, ekde la 24-a de novembro 1990 unu el urbaj partoj de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Ĝi etendiĝas okcidente de la urbo, en ties silezia parto kaj ĝi estas unu el la plej loĝhavaj ostravaj urbaj partoj. La teritorio de la urba parto konsistas el tutaj katastraj teritorioj Poruba kaj Poruba-nordo. Vivas ĉi tie 66 603 loĝantoj (2011).
La teritorio de la urboparto Poruba estas kvazaŭ "kojno" de la katastra teritorio de la urba parto Pustkovec dividita en du preskaŭ apartigitajn partojn, kiuj estas kunigitaj nur per mallarĝa koridoro de ŝosea komunikaĵo en strato Martinovská. La plej malnova parto de la uroparto estas la tn. malnova Poruba, la origina municipo, kies historiaj radikoj tuŝas ĝis mezepoko. Sed plimulto el la 75.000 loĝantoj vivas en mikrorajono, kiu estis konstruita komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Sur la teritorio de la urboparto ne estas pli grandaj industriaj uzinoj, la loĝantoj plimulte laboras en aliaj partoj de Ostrava. Troviĝas ĉi tie kelke da bazaj kaj mezlernejoj. Ekde la jaro 1973 en Poruba havas sidejon Altlernejo mineja - Teknika universitato Ostrava.
La nomo Poruba estis en la ĉeĥa verŝajne derivita de hakado de arboj kaj ĝi koneksas kun maniero de la fondo de municipo. El la jaro 1655 estas dokumentita ankaŭ la germana nomo Hannersdorf.
La fondo de Poruba okazis en la 13-a jarcento sur la teritorio kovrita de densa limregiona arbaro, kiu etendiĝis de Opava ĝis Teŝino kaj ĝi estis natura ŝirmo de la limoj. La superularo komencis koloniigi kaj ekonomie eluzi la teritorion. La vilaĝo Poruba estis fondita laŭlonge rojo Porubka.[1]
Lernejo estas en Poruba jam ekde la jaro 1650. Ĝis la 19-a jarcento vizitadis ĝin ankaŭ infanoj el najbaraj municipoj Třebovice, Svinov kaj Vřesina. En ĉi tiea lernejo elkreskis ankaŭ muzika komponisto Ilja Hurník.
Industria kresko de Moravia Ostrava sur ŝanĝo de la 19-a jarcento kaj la 20-a jarcentoj fakte neniel influis la vivon de la municipo, kiu konservis sian agrikulturan karakteron.
La unua fabriko por produktado de meblaro kun vapora segilo kaj grandmagazeno de ligno de Ignác Blažej estis fondita en la jaro 1903. En la jaro 1928 ĝi okupigis 120 laboristojn kaj 12 oficistojn. Hodiaŭ situas sur ĝia loko uzino por produktado de lignaj pordoj de kompanio Carman a.k. (akcia kompanio).
La 2-an de aŭgusto 1925 Poruba estis aligita al loka tramvojo Svinov-Vřesina. La tramvojo, plilongigita en 1927 ĝis Kyjovice - Budišovice, ebligis komunikon kun la industria centro de la urbo kaj male al civitanoj de la ostrava aglomeraĵo ĝi alirebligis pentrindan naturon en valo de rojo Porubka.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 674 |
1880 | 840 |
1890 | 911 |
1900 | 1 127 |
1910 | 1 403 |
1921 | 1 554 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 880 |
1950 | 1 596 |
1961 | 42 575 |
1970 | 83 196 |
1980 | 93 667 |
1991 | 83 982 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 74 980 |
2011 | 66 603 |
2021 | 61 939 |
Post la jaro 1951 la nombro de loĝantoj komencis rapide plialtiĝi. Dum la sekvantaj tridek jaroj Poruba fariĝis el la origina agrikultura municipo urbo por preskaŭ cent mil loĝantoj. Falo de komunismo en la jaro 1989 kaj sekvantaj ŝanĝoj signifis turnon ankaŭ en demografia evoluo de Poruba. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la nombro de loĝantoj komencis sinki.
Unu el la plej malnovaj konservitaj memorigaĵoj de Poruba estas preĝejo de sankta Mikolao, kiu onidire jam ekde la 15-a jarcento donis spiritajn servojn ne nur al loĝantoj de municipo Poruba, sed ankaŭ al la ĉirkaŭaj municipoj Vřesina, Svinov (ĝis la j. 1929) kaj Třebovice (ĝis la j. 1906). Bildon de sankta Nikolao kun bastono, la patrono de ĉi tiea preĝejo, havis foje en blazono municipo Poruba.
La hodiaŭa aspekton la preĝejo akiris post konstrureguligoj en la jaroj 1788-1793. La turo estis konstruita en la jaro 1808.
Ĉirkaŭ la jaro 1573 estis en renesanca stilo konstruita poruba kastelo. Ĝi servis kiel sidejo de familio Markvartovicidoj. En 1993 estis jam la preskaŭ ruinigita kastelo riparita de lia nova posedanto s-ro Statis Prusalis.
La unua poruba konstrusektoro estis konstruita en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en stilo de socialisma realismo, la t.n. sorelo.
|