Rodolfo Marcos Teófilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Rodolfo Marcos Theóphilo | |||||
Naskiĝo | la 6-an de majo 1853 en Salvador de Bahio | ||||
Morto | la 2-an de julio 1932 en Fortalezo | ||||
Nacieco | Brazilano | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | ||||
Alma mater | Faculty of Medicine of Bahia (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto romanisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1878-1931 | ||||
Verkado | |||||
Temoj | Cearaa trosekecoj, politiko | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
RODOLFO Marcos TEÓFILO [Rodoŭfu Markus Teofilu] (naskiĝis la 6-an de majo 1853, en Salvador; mortis la 2-an de julio 1932 en Fortalezo) estis brazila verkisto kaj farmaciisto.
Li ĉeestis la precipajn trosekecojn, kiujn travivis la brazila subŝtato Cearao en la 19-a jarcento. Li arde batalis favore al kreado de oficiala instanco, kiu prizorgus amasan vakcinadon kontraŭ Variolo. Pro liaj senĉesaj alvokoj al amasa vakcinado, li estis politike persekutita de Antônio Pinto Nogueira Acioly, diktatorema guberniestro, kiu regis Cearaon de 1898 ĝis 1900. Eĉ sen politika subtenado, Rodolfo Teófilo propravole ekigis vakcinadon kaj kune kun sia edzino sukcesis malaperigi Variolon en Cearao.
Rodolfo Teófilo estis kontraŭa al drinkado, kaj pro tio kreis li mem trinkaĵon, celante anstataŭigi alkoholenhavajn trinkaĵojn. Li nomis sian trinkaĵon Cajuína (akaĵuaĵo) kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas vendata precipe norde de Brazilo.
Rodolfo estas nuntempe agnoskata kiel unu el la plej elstaraj cearaaj verkistoj. Li partoprenis en la ĝisnuna plej grava cearaa literaturmovado, A Padaria Espiritual (La panejo spirita), kiu estis la ĝermo de la Academia Cearense de Letras (Cearaa Beletra Akademio). En tiu akademio, kiu tiuspece estis la unua en Brazilo, eĉ antaŭ la Brazila Beletristika Akademio, Rodolfo Teófilo estis kunfondinto, kaj poste fariĝis la 33-a patrono.
Malgraŭ sia naskiĝo en la subŝtato Bahio, Rodolfo Teófilo diris, ke li estas cearaano ĉar li mem volas.