San Carlos | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6127 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 132 650 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 294 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 30′ N, 123° 25′ O (mapo)10.492936111111123.40945555556Koordinatoj: 10° 30′ N, 123° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 456 m [+] | ||
Areo | 451,5 km² (45 150 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Carlos, Negros Occidental [+] | |||
San Carlos, [san karlos] - tagaloge Lungsod ng San Carlos - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ komponenta urbo kaj katolika diocezo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. San Carlos administras resume 18 distriktojn.
San Carlos situas en nordorienta parto laŭ la marbordo, kiu estas grandparte kovritaj de mangrovoj. [1]. Provinca ĉefurbo Bacolod troviĝas 50, Cadiz (Filipinoj) 52, Silay 58, Cebuurbo 59, Bago (Filipinoj) 63, Kabankalan 86, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 94, Dumaguete 133, Calbayog 217, Legazpio (Albajo) 298, ĉefurbo Manilo 526, Kezonurbo 531, Baguio 725 kilometrojn (aere) [2].
Tiu ĉi loko antaŭe nomiĝis "Nabingkalan", derivante sian nomon de Nabingka, bela indiĝena estrino dum la 17-a jarcento. Por eternigi ŝian memoron la loko nomiĝis pri ŝi. Baldaŭ hispanaj pioniroj disvolvis la loĝlokon al floranta kristana vilaĝo apartenanta al Calatrava. La oficiala fondo okazis nur en 1898 kiel jam municipo San Carlos. En la lasta jardeko de la 19-a jarcento la hispanoj impone komencis produkti sukerkanojn en siaj bienoj per modernaj maŝinoj. Post la Filipina Revolucio San Carlos transiris al la manoj de alia kolonia potenco Usono, sed la evoluo daŭriĝis. Vivo de la homoj multe pliboniĝis, precipe depost ekfunkcio de sukerkana muelejo. La japana okupo okazis inter 1942-1945, en tiu periodo rezista movado estis en la montaj regionoj. San Carlos urbiĝis en 1960 laŭ filipina klasifikado kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.
San Carlos estas agrikultura urbego. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo. Apud la urbego funkcias la plej granda sunĉelaro en Filipinoj. Ankaŭ ekzistas bioenergia centralo. Ekde la 21-a jarcento la haveno protektita de ŝtorma vetero dinamike evoluas.
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, San Carlos gastigas la diocezon, ankaŭ kampuson kaj kelkajn kolegiojn. La loĝantoj parolas cebue aŭ hiligajnone, sed iom ili komprenas tagaloge.
San Carlos estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome estas alia ĉefvojo al interno de la insulo ĝis la okcidenta marbordo. Enurbe tricikloj, por pli longaj distancoj aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. En la haveno motorboatoj liveras la homojn al la proksima insulo.
San Carlos situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1979 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj januaro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.