Santa Cruz | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Filipinoj ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4009 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 123 574 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 202 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 17′ N, 121° 25′ O (mapo)14.283333333333121.41666666667Koordinatoj: 14° 17′ N, 121° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 12 m [+] | ||
Areo | 38,59 km² (3 859 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Santa Cruz [kruz] - tagaloge Bayan ng Santa Cruz - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, kie ĝi estas provinca ĉefurbo de Laguno.
Santa Cruz kuŝas sur ebenaĵo laŭ lago Laguna de Bay ĉe enfluejo de la samnoma rivero Santa Cruz [1]. Los Baños (Laguno) troviĝas 20, Calamba 27, ĉefurbo Manilo 57, Kezonurbo 58 kilometrojn (aere) [2].
En la 16-a jarcento Santa Cruz estis populara ekstera parto de municipo Lumban. En 1602 Santa Cruz ricevis memstaran statuson kaj paroĥon. Ekde sia fondo la vilaĝo travivis atakojn de banditoj, tifonojn, inundojn kaj homan vandalismon dum la Filipina Revolucio (1896-1899). La komunumo estas provinca sidejo ekde 1885 ankoraŭ dum la hispana kolonia epoko. Santa Cruz liberiĝis de la japana dominado en la frua 1945. Ĉirkaŭ 2005 la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil).
La tradiciaj ekonomiaj branĉoj de Santa Cruz estis la agrikulturo kaj la fiŝkaptado. Hodiaŭ Santa Cruz funkcias kiel la serva kaj komerca centroj de la orienta parto de la provinco.
Santa Cruz gastigas plurajn kampusojn. Kristanismo estas la ĉefa religio en la urbo, krome kelkaj aliaj preĝejoj funkcias (ekzemple adventista).
Santa Cruz havas trairan laŭlagan vojon. La veturiloj estas tiaj, kiel en la tuta regiono.
La klimato de Santa Cruz estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas 1963 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-decembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-29 °C, la monatoj ĝenerale ne diferencas.