Sousândrade | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de julio 1833 en Guimarães | |
Morto | 20-an de aprilo 1902 (68-jaraĝa) en São Luís | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Joaquim de Sousa Andrade, pli konata kiel Sousândrade (Guimarães, la 9-an de julio de 1833 — San-Luiso, la 21-an de aprilo de 1902) estis verkisto kaj brazila poeto .
Li ricevis diplomon de Lingvaj Studoj en Sorbonne, Parizo, kie ankaŭ kursis Minan Inĝenierarto.
Kiel li estis konvinka kaj militanta respublikano, li translokiĝis, en 1870, al Usono.
Sousândrade verkis sian unuan poezian libron, Harpas Selvagens (Sovaĝaj Harpoj), je 1857. Li vojaĝis al pluraj landoj ĝis ili fine ekloĝis en Usono en 1871, kie li eldonis la poezia verko "O Guesa[1]", kiu havas esprimajn rimedojn, kiel kreadon de neologismoj kaj vertigaj metaforoj, kiuj nur estis valorota tro poste lian morton; tiu verko estis sinsekve plivastigita kaj korektita en la venontaj jaroj. Inter 1871 kaj 1879 li estis sekretario kaj kontribuanto de la gazeto "O Novo Mundo (eo:La nova mondo)", estrita de José Carlos Rodrigues en Nov-Jorko (USONO).
Reveninta al Maranjo, li entuziasme aliĝis al Proklamo de la Brazila Respubliko en 1889. En 1890 li estis la prezidanto de Municipa Intendanco de San-Luiso. Tiam, li reformis publikan lernadon, fondis miksajn lernejojn kaj konceptis sian subsxtatan flagon, asertinta ke ĝiaj koloroj reprezentis ĉiujn rasojn, kiuj konstruis la Maranjan historion. Sousândrade ankaŭ kandidatiĝi kiel senatano, je 1890, sed li rezignis antaŭ la voĉdono. Je la sama jaro li prezidis komitaton por preparaĵo de la unua Maranja konstitucio.
Sousândrade mortis en San-Luiso, forlasita, en mizera stato, kaj konsiderita kiel frenezulo. Lia verko estis forgesita dum jardekoj.
Tiun verkon nur estis elaĉetita en komenco de la jardeko 1960, por la poetoj Augusto kaj Haroldo de Campos, kaj ĝi riveliĝis unu el plej originalaj kaj instigaj verkoj de nia Romantikismo, pioniro de historiaj avanoj.
Je 1877, Sousândrade skribis:
"Mi dufoje aŭdis personojn, kiuj diris ke Guesa Errante estos leganta 50 jaroj post; mi malgajiĝis - disreviĝo de kiu skribis 50 jaroj antaŭ".