Tonke Dragt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Antonia Johanna Willemina Dragt |
Aliaj nomoj | Tonke Dragt |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1930 en Batavia |
Morto | 12-an de julio 2024 (93-jaraĝa) en Hago |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto de porinfana literaturo ilustristo verkisto |
TTT | |
Retejo | https://www.kinderboeken.nl/auteur/tonke-dragt/ http://www.tonkedragt.nl |
Antonia Johanna Willemina (Tonke) Dragt (naskita la 12-an de novembro 1930 en Batavia (nun Ĝakarto), mortinta la 12-an de julio 2024 en Hago) estis aŭtorino de infanlibroj.
Ŝia patro laboris en Batavia (en tiama "Nederlanda Hindio") kiel ŝtata oficisto. Dum la Dua mondmilito ŝi estis en japana prizon-barakaro; tie pro enuo ŝi elpensis historiojn kaj rakontis ilin al amikinoj. Post la milito ŝiaj gepatroj kaj ŝi translokiĝis al Nederlando; tie ŝi kun siaj fratinoj verkis serion da libroj. Post studo en la Akademio pri Figuraj Artoj ŝi laboris kiel desegna instruisto, poste komencis verki kaj en 1958 publikigis sian unuan historion en la revuo "Kris Kras".
En siaj libroj ŝi ofte verkis pri junaj homoj, kiuj serĉas sian identecon.
Ŝi ricevis plurajn nederlandajn kaj alilandajn distingojn: