Trinh Xuan Thuan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1948 (76-jaraĝa) en Hanojo | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Vjetnamio Usono vd | ||||
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio Universitato Princeton - doktoreco vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Trịnh Xuân Ngạn (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo fizikisto verkisto astrofizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Ekstergalaksia astronomio, astrofiziko, astronomio, Lakta vojo, galaksio kaj universo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Lyman Spitzer vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Trinh Xuan Thuan, naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1948 en Hanoj, Vjetnamio, estas vjetnam-usona astrofizikisto kaj aŭtoro.
Trinh Xuan Thuan trapasis sian infanaĝon laŭ konfuceisma edukado, kiu donis al li viglan konscion pri respondeco de la sciencistoj, kiuj devas klerigi homojn por konsciigi ilin pri la etikaj konsekvencoj de sciencaj malkovroj. Ĉi-teme li deklaris: "Scienco ne donas moralaĵon. Ĝi estas kiel la forteco de brako, kiu povas mortigi aŭ savi."[1]
Li studis ĉe la liceo Jean-Jacques Rousseau de Sajgono, poste ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio kaj fine ĉe la Universitato Princeton kie li ekhavis doktorecon pri astrofiziko[2].
Trinh Xuan Thuan fakiĝis pri ekster-galaksia astrofiziko. De 1976, li estas profesoro en la Universitato de Virginio. Li ankaŭ estas esploristo ĉe la Astrofizika Instituto de Parizo kaj ano de la Interfaka Universitato de Parizo.
Per siaj libroj, li malvolvis kaj klarigis siajn opiniojn favore al la dika antropa principo . "La naturo ne estas muta. Kiel fora orkestro, ĝi konstante alvenigas al ni pecojn da muziko kaj disajn notojn."[3]
En 2004, li kunmalkovris pere de la kosmoteleskopo Hubble la nuntempe plej junan konatan galaksion: I Zwicky 18[4].