Victor Baltard | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nacieco | Francio | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1805 en Parizo, Francio | |
Morto | 13-an de januaro 1874 (68-jaraĝa) en Parizo (6-a), Francio | |
Laboro | ||
Notindaj konstruaĵoj | Haloj de Parizo Preĝejo Saint-Augustin de Parizo | |
Premioj | Premio de Romo (1833) Membro de la Akademio pri Belartoj en Francio (1863) | |
Victor BALTARD, naskiĝinta en Parizo la 10-an de junio 1805 kaj mortinta en Parizo la 13-an de januaro 1874, estis franca arkitekto, kiu laboris en Parizo dum la dua Franca Imperio. Li estis la filo de la arkitekto Louis-Pierre Baltard.
En 1833, li ricevis la grandan premion de Romo preparitan en la Lernejo pri Belartoj de Parizo. De 1834 ĝis 1838, li restadis en Romo kiel pensiulo de la Villa Médicis. La Akademio de Francio en Romo, tiam estis estrata de Dominique Ingres. Ekde 1849, li fariĝis arkitekto de la urbo Parizo. Li estis ankaŭ dioceza arkitekto por la episkopa palaco kaj la granda seminario, sed tiu posteno estis reprenita en 1854, ĉar la administracio pri kultoj konsideris ke li ne sufiĉe grave konsideris sian laboron.
Li estas aparte fama pro la haloj de Parizo kiujn li konstruis inter 1852 kaj 1872. Tiuj lastaj estis detruitaj en 1972-73 escepte de unu el la pavilonoj (la "Pavilono Baltard") kiu estis klasita Monumento historia kaj estis restarigita en Nogent-sur-Marne. Li restaŭris plurajn preĝejojn. Li estas la aŭtoro de du tomboj : tiu de la komponisto Louis James Alfred Lefébure-Wely en la tombejo Père-Lachaise kaj tiu de la juristo Léon Louis Rostand en la tombejo de Montmartre.
La 9-a de februaro 1863, li eniris la Akademion pri Belartoj en Parizo, kie li okupis la 4-an fotelon.
La historia biblioteko de la urbo Parizo konservas memoraĵaron pri Victor Baltard konsistantan el aro da 26 originaj planoj por la centraj haloj de Parizo, inter ili estas projektoj pri la tuto kaj plenumdetaloj por la pligrandigo de la haloj inter 1844 kaj 1853.