Zagon (hungare Zágon) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivereto Zagon sude de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi Barcani, Păpăuţi.
En 1910 ĝi havis 5 135 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 4 092 (55% hungaroj).
Ĝia unua mencio skribe estas en 1567. Ĝi estis sikula vilaĝo en Orbai-seĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék).
- Vilmos Csutak (6-a de novembro 1874 - Sfântu Gheorghe, 14-a de majo 1971): historiisto.
- Géza Domokos: verkisto, libroeldonejestro de Kriterion Könyvkiadó.
- László Gazda (30-a de septembro 1933 - Sfântu Gheorghe, 10-a de septembro 2007): instruisto pri geografio, etnografo.
- Dezső Imreh (1887-1967): reformita pastro, verkisto.
- Sándor Mátyás (29-a de junio 1847 - Temesvár, 8-a de januaro 1895): etnografo.
- Manyi Kiss (Magyarlóna, 1911 - Budapest, 1971) aktorino tie pasigis siajn infanjarojn. Oni establis memorĉambron je ŝia honoro en 2001.
- Mózes Nagy: franciskano, parokestro
- Katalin Szabó (Zagon, 22-a de januaro 1968): gimnastikistino, trejnistino, ekde 1994 en Francujo.
- Kelemen Mikes: verkisto, tradukisto.
- Nagy Tamásné, szotyori, Terézia Vajna (Zágon, 1805 – Szotyor, januaro 1884): unu el heroinoj de la liberecbatalo de 1848-1849-aj jaroj.
- Sándor Tamás (n. 22-a de septembro 1968): juristo, ĉefredaktoro de Magyar Kisebbség[1].
- Attila Zakariás (n. 21-a de oktobro 1954): arkitekto, esploristo de popolarkitekturo, entreprenisto.