Abraham Jacob van der Aa (1792-1857) | ||
---|---|---|
Ilustraĵo el lia verko
"Ons Vaderland en zijne Bewoners", 1855 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-a de decembro 1792 en Amsterdamo, Nederlando | |
Morto | 21-a de marto 1857 en Gorinchem, Nederlando | |
Mortis per | Malsano vd | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno Latina Lernejo de Utrecht Lejdena Medicina Lernejo | |
Familio | ||
Patro | Pierre Jean Baptiste Charles van der Aa (en) vd | |
Gefratoj | Christianus Robidé van der Aa (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto historiisto geografo ŝtata funkciulo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Aardrijkskundig Woordenboek vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abraham Jacob van der Aa (1792-1857) estis nederlanda leksikografo, filologo, enciklopediisto, biografo, geografo, historiisto, beletristo, kiu famiĝis super ĉio kiel verkisto de enciklopediaj verkoj, estis filo de la nederlanda juristo Pierre Jean Baptiste Charles van der Aa (1766-1812)[1] kaj Francina[2] Adriana Bartha van Peene kaj frato de la nederlanda juristo Christianus Petrus Eliza Robidé van der Aa (1791-1851)[3].
Li naskiĝis en Amsterdamo sed kreskis en Nieuwer-Amstel, nuna Amstelveen, kie lia patro laboradis kiel komunuma sekretario. Li faris la unuajn studojn en Amstelveen, poste li translokiĝis al la kolegio en Alphen aan den Rijn, kaj sinsekve al la Latina Lernejo de Utrecht. Li daŭrigis siajn studojn en la seminario de Lingen, samtempe laborante kiel lernanto pri apoteko, kaj finfine, en 1810, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno kie li studis medicinon.
Kun la morto de sia patro, li devis interrompi la studojn. Ĉar Nederlando trapasis periodon da napoleona regado, li vokiĝis por la deviga militservado en la Imperia Mararmeo kaj enŝipiĝis en la franca fregato Kenau Hasselaer. Dum sia unua vojaĝo li estas kaptita de la britoj. Post du monatoj da arestado en Anglio, li liberiĝis kaj decidis engaĝiĝi en la fidelaj trupoj al la Princo de Oranĝo, kie li servis kiel juna soldato kaj fariĝis infanteria bateriisto. En 1814, li ĉeestis la kampanjon kontraŭ Napoleono kaj partoprenis en la Batalo de Waterloo.
En 1817, li malfermis librovendejon en Loveno, sed la negoco ne donis bonajn rezultoj kaj post du jaroj li estas devigata fermi ĝin kaj komencis labori kiel instruisto pri la nederlanda. Ekde 1825 ĝis la eksplodo de la belga revolucio li laboris kiel persona sekretario de juĝisto kaj militinstruisto en Antverpeno. Kaŭze de iu ribelo, li fuĝis al Breda kaj tie li restis ĝis 1839, jaro kiam Belgio definitive apartiĝis el Nederlando.
Liaj plej famaj verkoj estas Beknopt Aardrijkskundig Woordenboek der Nederlanden (Mallonga geografia vortaro el Nederlando), konsistante el 14 volumoj, kaj publikigita inter la jaroj 1839 kaj 1851, de la eldonoficejo Jacobus Noorduyn en Gorinchem, kaj Biografisch Woordenboek der Nederlanden (Biografia vortaro el Nederlando), publikita inter 1852 kaj 1878, kun 21 volumoj, de la eldonisto JJ van Brederode en Harlemo. Por la kreado de la ambaŭaj verkoj, Van der Aa varbis la kunlaboron de multaj lokaj historiistoj kaj multe da fakuloj. Liaj verkoj konsideratas fundamenta kiel referenco por la studoj je historio kaj geografio, rilate al lokoj, okazaĵoj kaj personaro ĝis la duono de la 19-a jarcento, ĉefe en Nederlando, sed ankaŭ en Belgio, Luksemburgo, Ĉinio, kaj en la Nederlandaj Orientaj Hindioj, nuna Indonezio.