Albert Wass | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wass Albert | |||||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1908 en Răscruci | ||||
Morto | 17-an de februaro 1998 (90-jaraĝa) en Astor | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Wass family vd | ||||
Infanoj | Andreas Wass von Czege (en) , Huba Wass de Czege (en) vd | ||||
Parencoj | Béla Wass (en) (avo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
WASS Albert [vaŝŝ] estis hungara verkisto kaj poeto naskiĝinta la 8-an de januaro 1908 en Válaszút kaj mortinta la 14-an de februaro 1998 en Astor (Florido, Usono).
Albert Wass studis en Debrecen, Hohenheim kaj Parizo. Li revenis en Transilvanion en 1932 kaj soldatservis en la rumana armeo. Post morto de sia avo, li transprenis ties eklezian postenon (1936) kaj tiel iĝis ĉefprizorgisto de la episkopujo de la Hungara Reformita Eklezio. Wass vivis de 1944 en Germanio, poste ekde 1952 en Usono. Liaj verkoj povis reaperi en Hungario nur post la socialismo. Multajn liajn verkojn presis kaj eldonis presejo Saluton BT. Post kiam Hungario en 1940 – laŭ la t. n. Viena decido – rericevis partojn de Transilvanio, li faris krimojn kontraŭ civiluloj, tial li devis fuĝi fine de la milito, komence al Germanio, poste al Usono (1951). Antaŭ kaj dum la milito li esprimis en pluraj gazetartikoloj sian antisemitismon kaj simpation kun la hungaraj faŝistoj. Li ne rericevis la hungaran ŝtatanecon ĝis sia morto. Liaj cindroj ripozas en Transilvanio, apud la verkisto János Kemény. Nuntempe liaj verkoj estas popularaj en dekstremaj/ekstreme dekstremaj rondoj en Hungario, oni starigis plurajn statuojn por li en dekstreme gvidataj urboj/vilaĝoj, pri kio estas publika diskuto en la lando. En Rumanio li estis kondamnita al morto kiel militkrimulo en 1946.