Antònia Vicens | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Antònia Vicens i Picornell |
Naskiĝo | 27-an de marto 1941 (83-jaraĝa) en Santanyí |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Infano | Hèctor Hernández Vicens (en) |
Okupo | |
Okupo | romanisto verkisto de porinfana literaturo |
Antònia Vicens i Picornell (naskiĝis en 1941 en Santañy, Balearaj Insuloj) estas hispana verkistino en kataluna lingvo.[1][2]
Ŝia unua libro eldonita, la kompilaĵo de rakontoj Banc de fusta (Benko el ligno), estis premiita en la malgranda loĝloko de Cantonigròs en 1965. Ŝia sekva romano, 39a al l'ombra (39° en la ombro), tamen, ricevis elstaran premion, Sant Jordi de romano en 1967. La majorka universo havigis la fonton de ĉefa inspiro por ĉi tiuj du volumoj kaj la posta verko. En 1977 ŝi formis parton de la estraro de la Asocio de Verkistoj en Kataluna Lingvo (AELC) kiel vicprezidantino por la Balearaj Insuloj. Distingita kun aliaj literaturaj premioj, suma rekono al ŝia kariero alvenis al ŝi kun la Kruco de Sant Jordi en 1999 kaj la medalo Ramon Llull en 2004, kiun ŝi rezignis en protesto kontraŭ la lingva politiko de la registaro de balearoj. Ŝiaj libroj estis tradukitaj al la germana kaj al la hispana.