Arthur Aikin (1773-1854) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Angla kemiisto kaj mineralogo
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-a de majo 1773 en Warrington, Lancashire, Anglio | ||||
Morto | 15-a de aprilo 1854 en Hoxton, Anglio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Geologia Societo de Londono | ||||
Familio | |||||
Patro | John Aikin (1747 - 1822) vd | ||||
Gefratoj | Lucy Aikin, Charles Rochemont Aikin kaj Edmund Aikin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto geologo entomologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arthur AIKIN (n. en Warrington, Lancashire, Anglio, en la 19-a de majo 1773 - m. en Hoxton, Anglio, en la 15-a de aprilo 1854) estis angla kemiisto, mineralogo, kaj scienca verkisto, kiu apartenis al distingiĝa beletra familio de elstaraj unitarianoj. Li estis kunfondinto de la Geologia Societo de Londono, en 1807.
Arthur Aikin studis kemion kun Joseph Priestley en la Nova Kolegio de Hachney, Londono, kaj donis specialan atenton al la praktika aplikado de la scienco. Dum iom da tempo li aktivis kiel unitarista ministro, sed pli malfrue li instruis kemion tridekjarojn en Guy's Hospital, en la centro de Londono. Inter 1803 kaj 1808 li estis eldonisto de la Annual Review[1], de li fondita. Li ankaŭ estis kunfondinto de la Geologia Societo de Londono, en 1807, kaj ties honora sekretario inter 1812 kaj 1817. Poste li fariĝis sekretario de la Reĝa Societo de Artoj. En 1841, li fondis la Kemian Societon de Londono, kie li estis ĝia unua trezoristo kaj dua prezidanto. Li estis tre estimata kiel komprenema kaj korekta homo krom lia ampleksa konado.