Artūras Paulauskas | |||||
---|---|---|---|---|---|
litovia politikisto | |||||
Persona informo | |||||
Artūras Paulauskas | |||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1953 (71-jaraĝa) en Vilno | ||||
Lingvoj | litova vd | ||||
Ŝtataneco | Litovio vd | ||||
Alma mater | Universitato Vilno vd | ||||
Partio | Nova Unio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Vilno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Artūras PAULAUSKAS ( aŭskulti) (* la 23-an de aŭgusto 1953 en Vilno) estas litova politikisto. Inter aŭtuno 2000 ĝis la 13-a de aprilo 2006 li estis parlamenta prezidanto de la nacia parlamento Seimas de Litovio, kun mallonga interrompo de la 6-a de marto ĝis la 12-a de julio 2004, kiam li kadre de sia posteno laŭ la konstitucia devo komisie funkciis kiel prezidento de Litovio.
Artūras Paulauskas dum 1971 en Šiauliai finis la mezlernejon kaj komencis studi juron en la Universitato Vilno. Post la fino de la studo dum 1976 li laboris kiel prokuroro en la litova urbeto Kaišiadorys.
Dum 1982 li iĝas ĉefprokuroro en la municipo Varėna kaj mallonge antaŭ la fino de Sovetunio inter 1987 kaj 1990 vica ĉefprokuroro de la Litova Socialisma Soveta Respubliko.
Kiam la resendependiĝinta respubliko Litovio devis nomumi demokratie fidindajn personojn por la nove kreitaj ŝtataj institutoj, la tiama prezidanto de la konstituiga kunveno Vytautas Landsbergis nomumis la 36-jarulon la unua ĉefprokuroro de Litovio.
Aparte la prokuroroj dum la unuaj jaroj de ŝtata sendependeco povis akiri reputacion kiel sinceraj luktantoj por libero kaj sendependeco en la juna respubliko. Post kiam dum 1992 en la nacia parlamento la konservativuloj perdis la plimulton al la reformkomunistoj de la partio LDDP, Artūras Paulauskas post fino de la unua oficperiodo dum 1995 de la novaj regantoj estis nomumita nur vica ŝtata ĉefprokuroro. Dum 1997 li demisiis el la ŝtata servo kaj uzis sian grandan konatecon kaj altan reputacion kaj kandidatiĝis por la posteno de prezidento de Litovio. En la balotoj de la vintro 1997/1998 li ricevis preskaŭ same multajn voĉojn kiel la konservativa konkuranto, Valdas Adamkus, litova entreprenisto dum sovetuniaj tempoj ekziliĝinta al Usono.
Por plu profitigi sian tutlandan konatecon li decidis daŭrigi la politikan engaĝiĝon kaj fondis novan partion sub la nomo "Naujoji Sąjunga (Socialliberalai)", Nova Unio (socialliberaluloj). Ekde la fondiĝo de la partio la 25-an de aprilo 1998 li estas ties prezidanto.
Kun la reputacio de juna, senskandala kaj nekorupta politikisto li gvidis la novan partion en la parlamentaj balotoj de aŭtuno 2000 kaj lia partio per preskaŭ 20 procentoj de la voĉoj iĝis la tria plej forta. Kune kun la partio de la pridiskutata antaŭa ĉefministro Rolandas Paksas, kiu aliĝis al la partio Lietuvos liberalų sąjunga ("Unio de liberaluloj de Litovio") kaj igis tiun partion la dua plej forta, li fondis "koalicion de nova politiko". Paksas duafoje iĝas ĉefministro, Paulauskas parlamenca prezidanto. Jam baldaŭ tamen la du partioj malharmonias kaj la partio de Paulauskas interkonsentas novan koalicion kun la plej forta parlamenta partio, la nova Socialdemokratia Partio de Litovio unuiĝinta el tradiciaj socialdemokratoj kaj la eks-komunisma Demokratia Labora Partio de Litovio, kiun gvidas Algirdas Brazauskas. Paulauskas restas parlamenta prezidanto.
Signifan rolon li havas dum la procezo de malpostenigo de la tiama prezidento Rolandas Paksas pro akuzoj de korupteco komence de la jaro 2004. Paulauskas de la nacia sekreta servo ricevas materialon, kiu akuzigas la prezidenton pri konduto endanĝeriganta la ŝtatan sekurecon. Li pludonas la materialon al la parlamentaj frakcioj kaj sekve instaliĝas enketa komisiono pri la temo. Kiel parlamenta prezidanto Paulauskas antaŭenpuŝas la malpostenigon, kiu realiĝas komence de aprilo 2004. Ĝis novaj parlamentaj balotoj dum julio 2004 li komisie transprenas la postenon de prezidento.
|