Benoît Hamon (naskiĝis la 26-an de junio 1967[2] en Saint-Renan (Finistère)) estas franca politikisto. Eksa membro de la Eŭropa Parlamento, li estis proparolanto de la Socialista Partio de 2008 ĝis 2012 kaj regiona konsiliano de Francilio ekde 2010.
La 16-an de majo 2012, li estis nomumita ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado ĉe Pierre Moscovici, ministro pri ekonomio kaj financoj en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault, li fariĝis ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado en la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault. En junio de 2012, li estis elektita deputito de la 11-a distrikto de Yvelines. La 2-an de aprilo 2014, li estis nomumita ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado en la 1-a registaro de Manuel Valls[3].
Benoît Hamon naskiĝis de patrino sekretario kaj de patro inĝeniero, kiu en sia tuta kariero laboris en la arsenaloj[4] de la Direkcio de la marŝipaj konstruadoj (DCN) de Brest[5].
Li unue vivis strato Véronèse en Brest, poste de 1976 ĝis 1980, li ekloĝis kun siaj gepatroj en Dakar en Senegalio. Li revenis al Bretonio post divorco de siaj gepatroj.
Post akiro de licenco pri historio en la Universitato de Brest[5], li komencis sian karieron kiam 24-jara en 1991 kiel parlamenta asistanto de la (rokardana) deputito PS Pierre Brana de Ĝirondio. Li fariĝis la unua prezidanto de la Movado de Junaj Socialistoj refondita en 1993.
Li estis municipa konsiliano de Brétigny-sur-Orge (Essonne) de 2001 ĝis 2008 kaj eŭropa parlamentano de junio 2004 ĝis junio 2009, por la orienta distrikto[6].
Benoît Hamon estas, ekde oktobro 2008, membro de la estraro de universitato Parizo 8, unu el la posteuloj de la antaŭa universitato de Parizo, kiel « ekstera eminentulo »[7]. De septembro 2009, li instruas en tiu universitato, kiel asociita profesoro pri internaciaj organizaĵoj kaj la decidaj procezoj en la Eŭropa Unio.
La 6-an de decembro 2008, li estis nomumita de la nova ĉefsekretario de la Socialista Partio Martine Aubry, proparolanto de la partio, anstataŭ Julien Dray.
Li estis elektita regiona konsiliano de Francilio okaze de la regionaj balotoj de 2010.
La 16-an de majo 2012, li estis nomumita ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado ĉe Pierre Moscovici, ministro pri ekonomio, financoj kaj komerco en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault. Li estis anstataŭita de David Assouline, Guillaume Bachelay kaj Charlotte Brun kiel proparolanro de la Socialista Partio[8], poste ekde julio 2012, de la sola David Assouline.
Benoît Hamon estis elektita deputito en la 11-a distrikto de Yvelines okaze de la deputitaj balotoj de 2012. En la dua balotvico, li venkis per 55,38 % de la voĉoj kontraŭ Fourgous (44,62 %)[9].
La 2-an de aprilo 2014, li estis nomumita ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado en la 1-a registaro de Manuel Valls. Li forlasis tiun postenon, unu semajnon antaŭ la lerneja sezono.
Li estis elektita per la municipaj balotoj de 2014 en Yvelines, municipa konsiliano de Trappes kaj komunumara konsiliano de la aglomera komunumaro Saint-Quentin-en-Yvelines (Casqy). Li estis elektita deputito la 17-an de junio 2012, en la 11-a distrikto de Yvelines, sed pro sia nomumo al la registaro, forlasis sian seĝon al sia anstataŭanto Jean-Philippe Mallé.
Benoît Hamon akvtivas por forta intervenismo de la ŝtato en ekonomio. Li aparte proponis la ŝtatigon de la bankoj por konsistigi publikan financan instancon, kaj je la eŭropa nivelo, pledis por plistriktigo de la libera komerco[10].
La 22-an de novembro 2010, la pensfabriko Terra Nova (proksima al PS kaj al multaj membroj de la Socialista Partio) publikigis la dokumenton Lupatrinoj : etendo de la alipropreco. Benoît Hamon partoprenis en la pripensa grupo, origine de la dokumento, kiu oponas al la propono limigi lupatrinecon per leĝo[11].
|
|
|