Bulan | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4706 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 190 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 534 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 40′ N, 123° 53′ O (mapo)12.669722222222123.87583333333Koordinatoj: 12° 40′ N, 123° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 196,96 km² (19 696 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bulan, Sorsogon [+] | |||
Bulan - tagaloge Bayan ng Bulan - estas kvinaklasa urbego (municipo), ankaŭ fiŝkaptista marhaveno en Filipinoj, en insulo Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Sorsogono. Bulan konsistas el 55 distriktoj kaj 8 distriktaj zonoj.
Bulan kuŝas ĉe sudokcidenta pinto de la duoninsulo Bikol en la insulo Luzono sur ebenaĵo[1]. Provinca ĉefurbo Sorsogon (urbo) troviĝas 38, regiona ĉefurbo Legazpio (Albajo) 55, Cebuurbo 262, Kezonurbo 377, ĉefurbo Manilo 379, Baguio 546, Puerto Princesa 648, Dabao 652, General Santos 743 kilometrojn (aere) [2].
Bulan estis fondita en nekonata jaro kaj en 2015 la urbo atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).
La agrikulturaj teroj ĉe Bulan produktas precipe rizojn kaj koprojn. Tamen pli gravas la mara fiŝkaptado.
Al Bulan kuras 2 vojoj. La haveno akceptas nur fiŝkaptistojn kaj ne varojn aŭ pasaĝerojn.
La plej altaj edukejoj en la urbego estas kampuso, akademio kaj instituto.
La klimato de Bulan estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas 1608 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-decembro. La jara averaĝa temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.