Cabanatuan | |||
---|---|---|---|
| |||
component city (en) ![]() urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 327 325 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 702 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 29′ N, 120° 58′ O (mapo)15.490833333333120.96777777778Koordinatoj: 15° 29′ N, 120° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 52 m [+] | ||
Areo | 192,29 km² (19 229 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cabanatuan [kabanatuan], tagaloge Lungsod ng Cabanatuan, estas katolika diocezo, universitata urbego (triaklasa kaj komponenta) en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Nova Ekijo.
Cabanatuan situas sur ebenaĵo laŭ rivero [1]. Provinca ĉefurbo Palayan troviĝas 10, Tarlakurbo 39, Kezonurbo 91, ĉefurbo Manilo 102 kilometrojn (aere) [2].
Cabanatuan estis fondita kiel urboparto de Gapan en 1750 kaj iĝis municipo kaj ĉefurbo de Nova Ekijo en 1780. La sideja titolo estis forprenita inter 1850-1917, poste en 1965 jam Palayan estas la sidejo. Tamen kelkaj provincaj oficejoj restis en Cabanatuan. Dum la japana dominado (1942-1945) la japanoj konstruis tie tendaron por usonaj militkaptitoj. Cabanatuan estis epicentro de forta sismo en 1990. La urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en 1971 kaj laŭ alia filipina klasifiko en 1950, fine estis deklarita urbanizita urbo en 2012.
Cabanatuan estas la ekonomia koro de Nova Ekijo. Kiel nabo, multe da homoj navedas al Cabanatuan. Kvankam la urbo ne havas signifajn industriojn (la plej menciinda estas la motorveturilindustrio), ĝia dinamika serva sektoro (ekzemple financa centro) kune kun la flora agrikulturo movas la ekonomion antaŭen.
Cabanatuan havas plurajn universitatojn, altlernejojn, akademiojn, kolegiojn kaj katolikaj seminarion.
La ĉefa religio estas la katolika kun katedralo, krome metodistoj, protestantoj havas kirkojn, eĉ 2 moskeoj ekzistas en Cabanatuan.
En Cabanatuan renkontiĝas 3 aŭtovojoj kaj aliaj flankovojoj, tial la urbo estas signifa centro de aŭtobusoj por longdistancaj itineroj. Ene de la urbo la loĝantoj uzas pli ol 30,000 triciklojn, tial Cabanatuan estas la "Triciklo-ĉefurbo de Filipinoj". Oni uzas ankaŭ busetojn. Estas ankaŭ forlasita fervoja linio.
La klimato de Cabanatuan estas klasifikita kiel tropika, eĉ la urbego estas unu el la plej varmegaj en la lando kun rekorda kulmino 53 °C en 2015. Jare pluvas po 1781 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. Laŭ temperaturo ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Cabanatuan havas ĝemelurbojn nur enlande.