Cedillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vilaĝo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | komarko Valencia de Alcántara | ||
Poŝtkodo | 10513 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio González Riscado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 433 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 39′ N, 7° 30′ U (mapo)39.651388888889-7.5027777777778Koordinatoj: 39° 39′ N, 7° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 270 m [+] | ||
Areo | 61,6 km² (6 160 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cedillo [+] | |||
Cedillo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas cedilleros. La censita populacio en 2008 estis de 518 loĝantoj.
Cedillo estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro kaj en plej elstara okcidenta pinto de la Provinco de Cáceres kaj de la tuta regiono de Ekstremaduro, kiu eniras inter komunumoj de Portugalio en la komarko aŭ distrikto Sierra de San Pedro, je altitudo de 279 m; je 116 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 61.6 km². La urba kerno estas je 39º39'7" de latitudo norda, 7º29'42" de longitudo okcidenta.
Cedillo limas kun kelkaj concelho de Portugalio, escepte oriente, kie limas kun Herrera de Alcántara. La precizaj limoj estas la jenaj:
La centra parto de la municipa teritorio estas formata de monteta tereno, kun plej alta pinto en la monto Valongo de 340 m. Tiu altebenaĵo finas norde, kie perdas altitudon en forta deklivo al la rivero Taĵo. La du ĉefaj riveroj de Cedillo estas Taĵo kaj ties alfluanto, la Sever, kiuj markas respektive la limojn kaj nordan kaj okcidentan de la municipa teritorio kun Portugalio. En la kunfluo de tiuj du riveroj estas akvobaraĵo kun hidroelektra centralo.
Agrikulturo kaj brutobredado. Estas olivarboj, paŝtejoj kaj cerealoj.
La vilaĝo estis fondita de portugaloj kiuj setlis en la zono ĉirkaŭ la 16a jarcento; en la 18a jarcento post ties cedo al Hispanio apartenis al Herrera de Alcántara ĝis 1838, kiam oni formis la municipon. Pli precize la unuaj setlantoj estis fiŝkaptistoj kiuj per siaj boatoj trapasis veturantojn kiuj iras el Alentejo al Castelo Branco aŭ inverse, ĉar ne ekzistis tiam ŝoseo. Tiele boato aperas en la blazono de la vilaĝo.
De antaŭe estas restaĵoj megalitaj de la prahistorio (dolmenoj -ankaŭ aperanta en la blazono_, tomboj), de la Romia Imperio, de araboj, ktp. Dum la militoj inter Hispanio kaj Portugalio foje senhomigis la vilaĝon kaj poste rehomiĝis danke al fuĝintoj pro la militoj kaj la reveno de la fiŝkaptistoj. La nomo Cedillo devenas de "cedi" pro la cedo de la vilaĝo fare de Portugalio al Hispanio por akiri repacigon.
Cedillo havis historie malstabilan populacion pro la militoj kaj dum la dua duono de la 20a jarcento duonigis sian loĝantaron pro la elmigrado kiun suferis la tuta regiono; lastatempe malfermo de landlimoj plibonigis la zonan situacion:[1]
Demografia evoluo de Cedillo inter 1857 kaj 2007 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1857 | 1860 | 1877 | 1887 | 1897 | 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | ||||||||||||
1241 | 667 | 675 | 755 | 772 | 836 | 984 | 1037 | 1151 | 1243 | 1436 | 1071 | 985 | ||||||||||||
1981 | 1991 | 1996 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | ||||||||||||
655 | 555 | 581 | 541 | 543 | 540 | 553 | 547 | 563 | 552 | 549 | 530 | 518 |
Kvankam la oficiala lingvo de Cedillo estas la hispana, pro tio ke temas pri vilaĝo landlima kun Portugalio multaj loĝantoj parolas la portugalan. Iam paroli la hispana oni konsideris kiel pruvo de afektuloj kaj rilate al socia kaj ekonomia situo. La geinfanoj kiuj ĉeestis lernejon parolis tie la hispanan kaj la portugalan hejme. Aktuale la maljunuloj parolas majoritate la portugalan, dum la junuloj parolas la hispanan, sed ĉiuj komprenas perfekte ambaŭ lingvojn.
Estas la jenaj vidindaĵoj:[2]
Estas la preĝejo de la vilaĝo, de stilo novgotika de fino de la 19a jarcento, de la arkitekto Juan Bautista Lázaro de Diego. Ĝi estis konstruita en 1894 por anstataŭi la ĝistiaman templon, kiu estis ruina. Ĝi estis konstruita el ardezo kaj brikoj kaj havas planon de greka kruco.