Graham Hancock | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Graham Hancock | |||||
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1950 (74-jaraĝa) en Edinburgo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Durham ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Santha Faiia (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Sean Hancock (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto documentary participant (en) ![]() ![]() | ||||
Laborkampo | Prihistoria falsado kaj pseŭdoarkeologio ![]() | ||||
Aktiva dum | 1985– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Graham HANCOCK (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1950 en Edinburgo) estas skota verkisto kaj ĵurnalisto okupiĝanta pri prahistorio.
Graham Hancock pasigis la junecon en Barato, kie lia patro laboris kiel kirurgo. Post reveno al Britio li studis sociologion en Universitato de Durham, diplomiĝinte en 1973. Kiel ĵurnalisto li publikigis artikolojn en revuoj kiel: "The Times", "The Sunday Times", "The Independent", "The Guardian" kaj "The Economist".
Li estas aŭtoro de publikaĵoj pri alternativa historio kaj "kaŝita arkeologio", kritikata de fakuloj kiel pseŭdosciencaj. Kiel li mem substrekas, li posedas nenian edukitecon pri arkeologio. Li estas kreinto de teorio, laŭ kiu ĉiuj civilizoj devenas de unu komuna kulturo, "la patrino de kulturoj". Tio estis alte evoluinta antaŭhistoria civilizo, kiu pereis en tutmonda kataklismo ĉ. 10,5 mil jaroj antaŭ Kristo. Kune kun Robert Bauval li formulis koncepton, laŭ kiu piramidoj de Gizo estas kelkmil da jaroj pli aĝaj ol tion agnoskas scienco, kaj ilia arkitekturo estis tera rebildigo de la zono de Oriono en la ĉielo.
Libroj de Hancock estas eldonataj en tradukoj al 27 lingvoj kun la suma eldonkvanto de pli ol 5 milionoj da ekzempleroj.