Guy Béart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Guy Isidore Béart |
Naskiĝo | 16-an de julio 1930 en Kairo |
Morto | 16-an de septembro 2015 (85-jaraĝa) en Garches, Francio |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Cemetery of Garches (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Liceo Henri-IV Cours Simon Altlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj International College, Beirut (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Cécile de Bonnefoy du Charmel (en) (1959–1959) Geneviève Galéa (en) |
Infanoj | Emmanuelle Béart ( Geneviève Galéa (en) ) Ève Béart (en) ( Cécile de Bonnefoy du Charmel (en) ) |
Okupo | |
Okupo | televida produktoro (1966–1970) televida prezentisto (1966–1970) kantisto (1954–) inĝeniero kantaŭtoro aktoro aŭtobiografo filmkomponisto |
Guy BÉART (vera familinomo: BÉHAR) (naskiĝis la 16-an de julio 1930 en Kairo, mortis la 16-an de septembro 2015 en Garches) estis franca kantaŭtoro, kanzonisto, produktanto kaj prezentisto-gastiganto de televidspektakloj. Li estis simpatianto de Esperanto. Foje li kantis kanzonon en Esperanto kaj en 1998 li alparolis la Universalan Kongreson de Esperanto en Montpelier.
Lia patro estis fakulo pri librotenisto partoprenis partoprenante la kreadon de entreprenoj. Tial lia infanaĝo pasis ankaŭ en Grekio, Francio, Usono kaj Libano. Lia patro ankaŭ instruis lin iomete la lingvon Esperanto en lia junaĝo.
Li akiris vastan ĝeneralan kulturon, samtempe arta kaj scienca. Li sekvis kurson pri muziko kaj scipovas ludi plurajn muzikilojn, sed siajn studojn li dediĉis al inĝenierarto diplomiĝante ĉe la fama franca inĝenierlernejo ’Ponts et Chaussées’’ specialiĝinte pri fendiĝado en betono.
Li finfine orientiĝas prefere al la kanzono kaj provas samtempe kanti kaj verki kanzonojn
Li fariĝas fama tiukampe, post kiam la kantistino Patachou elektas kantas kaj famigas “Le bal chez Temporel” (Temporel-a balejo) kiu estis lia unua sukceso. Poste Zizi Jeanmaire kaj Juliette Gréco famigas „Chandernagor“ kaj „Qu’on est bien“ (kiom bone sentiĝas oni en brakoj de iu el la alia sekso). Fine en jaro 1957 li mem registras diskon kaj komencas esti konata ankaŭ kiel kantisto. Kaj tia famiĝas per kanzono „l’eau vive“ (tiu lasta iĝis tiom „klasika“, ke oni nun lernas ĝin en la lernejoj) . Béart eniĝis en la sama skolo ol Georges Brassens tiu de la verkistoj-kantistoj kun gitaro, kiuj kantas kanzonojn simplajn por aŭskulti, sed ofte kompleksajn kaj beletrajn en siaj enhavoj.
Krom tio li aranĝis dum jaroj (de 1963 ĝis 1970) serion de televidelsendoj kie renkontiĝis ĉiuj famuloj de la kanzona, spektakla kaj pli ĝenerale arta medio.
Post “eklipso”, dum la jardekoj 70-aj kaj 80-aj, li denove sursceniĝis en la 90-aj jaroj kaj denove fervora publiko akceptis lin, ĉefe eksaj junuloj sed ankaŭ nuntempaj junuloj.
Famaj titoloj, krom tiuj cititaj ĉi-supre:
En 1994, li estis distingita fare de la Franca Akademio, kiu aljuĝis al li la grandan medalon de la franca kanto (medalo Vermeil) pro lia tuta kantaro.
Li estas la patro de la franca aktorino Emmanuelle Béart.