Hebrea tombejo de Varsovio | ||
---|---|---|
![]() | ||
juda tombejo [+] | ||
Lando | Pollando | |
Situo | Varsovio | |
- koordinatoj | 52° 14′ 51″ N, 20° 58′ 29″ O (mapo)52.247520.974722222222Koordinatoj: 52° 14′ 51″ N, 20° 58′ 29″ O (mapo) | |
![]() |
||
Hebrea tombejo de Varsovio | ||
![]() |
||
La hebrea aŭ juda tombejo de Varsovio, proksime de la geto kaj apud la protestanta tombejo, estas la plej granda hebrea (juda) tombejo de Mazovia Provinco. Ĝi situas en kvartalo Wola ĉe la Okopowa strato kaj estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj. La tombejo nombras pli ol 200 000 markitajn tombojn kaj ankaŭ amastombojn de la viktimoj de la Varsovia geto.
Fine de 2017, la pola registaro aprobis rezolucion, kiu poste estis aprobita de la pola parlamento de plimulto de 416 subtenantoj kontraŭ 4 kontraŭuloj, por investi 100 milionojn da zlotoj en renovigado de la tombejo. La mono iras al la "Fondaĵo Kulturo kaj Heredaĵo", kiu realigas la renovigon kunlabore kun la Komitato de Polaj Judaj Komunumoj.
Dum la dua mondmilito
Novembre 1940 la nekropolo ektroviĝis lime de la geto, de kiu estis ekskludita oktobre 1941. Tereno de la tombejo estis grava vojo de la kontrabando de nutraĵo por la fermita kvartalo.
La tombejo estis parte detruita, sur ĝi okazis amasaj ekzekutoj kaj amasaj enterigoj de murditaj personoj en la Varsovia geto kaj mortfalintaj ribelantoj de la ribelo en varsovia geto, judaj partizanoj kaj judaj ribelantoj de la ribelo de Varsovio.
La 15-an de majo 1943, post likvido de la Varsovia geto, germanoj eksplodigis ĉiujn konstruaĵojn troviĝantaj sur la tombejo, en tio la antaŭentombigan domon kun sinagogo. Nur puteto saviĝis.
En 1944 la tereno estis kampo de akraj bataloj de la ribelantoj el batalionoj de Pola Enlanda Armeo - "Zośka" kaj "Parasol".