Iloilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
tre urbanizita urbo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 457 626 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 842 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 10° 43′ N, 122° 34′ O (mapo)10.716666666667122.56666666667Koordinatoj: 10° 43′ N, 122° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 21 m [+] | ||||
Areo | 78,34 km² (7 834 ha) [+] | ||||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Iloilo, (tagaloge Lungsod ng Iloilo) estas universitata kaj marhavena urbego (1-aklasa) en Filipinoj, en la samnoma provinco Iloilo. Iloilo estas ankaŭ provinca ĉefurbo kaj apartenas al urbaro. Historie ĝi estis konglomeraĵo de iamaj urboj.
Iloilo situas en la sudorienta parto de insulo Panajo sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero [1]. Manilo troviĝas 466 kilometrojn (aere) [2].
La antikva nomo de Iloilo estis Irong-irong. Depost alveno de hispanoj ili fondis havenurbon. En 1855 Iloilo malfermiĝis al la internacia komerco kaj fariĝis la plej grava haveno de Filipinoj. Iloílo akiris statuson de urbo en 1893. La urbo estis la lasta ĉefurbo de la Hispana Imperio en Azio antaŭ ol Filipinoj estis ceditaj al Usono en 1898. Usonanoj alteriĝis tie en 1898. En 1901 jam Iloilo estis la ĉefa ekonomia centro de Panay. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945.
Iloilo estas nabo por komerco, financo, teknologio, turismo, eduko kaj industrio. (En la 19-a jarcento) la sukerindustrio kaj ties komerco estis la plej grava. Laŭ statistiko la industria branĉo estas 82%, serva sektoro 14%, agrikulturo 4%.
Iloilo havas dek gravajn universitatojn, la unua en 1924 ekfunkciis.
La ĉefa religio estas la katolika.
En Iloilo la pasaĝeroj uzas busojn, busetojn, triciklojn. La urbego estas ligita per fervojo kun Roxas ekde 1907. La haveno estas ankaŭ grava fiŝkaptista haveno, krome internacia flughaveno funkcias.
La klimato de Iloilo estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas po 1954 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.