Léonard Victor Charner | |
Vicadmiralo Léonard Charner | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1797 en Saint-Brieuc |
---|---|
Morto | 7-an de februaro 1869 en Parizo |
Civila agado: | Senatano de la dua Imperio de Francio |
Soldata kariero | |
Rango: | Admiralo de Francio |
Tempo de deĵoro: | de 1815 ĝis 1861 |
Deĵoris en: | toto |
Speco: | Franca imperia ŝiparo Franca reĝa ŝiparo Franca nacia ŝiparo |
Militoj: | Napoleonaj Militoj Krimea milito Kampanjo de Koĉinĉinio |
Medaloj: | Granda kruco de la Honora Legio |
Persona informo | |
Tombo | Saint-Brieuc |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Léonard Victor Joseph Charner (naskiĝinta la 13-an de februaro 1797 en Saint-Brieuc - mortinta la 7-an de februaro 1869 en Parizo) estis franca militisto de la 19-a jarcento, kiu partoprenis en multaj kampanjoj en dua Resurtronigo, en la Julia Monarkio kaj en la dua Franca Imperio kaj provis politikan karieron post la franca Revolucio de 1848.
Léonard Victor Charner estis filo de svisdevena distilisto instalita en Saint-Brieuc. Li estis akceptita de imperia lernejo pri marŝiparo de Toulon en februaro 1812.
Nomumita unuaklasa kadeto komence de 1815, li estis promociita leŭtenanto en 1820, poste kapitano en 1828.
Li partoprenis multajn kampanjojn kaj aparte al konkero de Alĝerio en 1830, en kiu li skribis la rezultojn de siaj observoj en memuaro pri daŭro de marŝipaj kampanjoj.
Post honorado en 1832 per kruco de la Honora Legio okaze de konkero de Ankono, li fariĝis korvetkapitano en 1837, kaj akompanis, kiel adjunkto de ŝipo Belle Poule, princon de Joinville, al insulo Sankta Heleno, kiam tiu fregato revenis kun la cendroj de imperiestro Napoleono Bonaparte. Li estis unu el la 13 francoj, kiuj ĉeestis la eltombigon de la imperia kadavro.
Veselkapitano en 1841, kaj baldaŭ oficiro de la Honora Legio, li estis komisiita, en la lastaj jaroj de la regno de Ludoviko-Filipo la 1-a pri diversaj maraj komandadoj.
La 13-an de majo 1849, S-ro Charner estis elektita[1] reprezentanto de Côtes-du-Nord en la leĝofara asembleo de la dua Respubliko, la 3-a el 13 ; li sidis inter la dekstruloj, kaj aliĝis al la politiko de la princo-prezidanto. Ano de enketa komisiono pri marŝiparo, li ofte partoprenis la diskutojn pri teknikaj temoj.
Samtempe, li estis membro de la departementa konsilio de Côtes-d'Armor.
Post la puĉo de la 2-a de decembro 1851, li estis nomumita stabestro de la ministro pri marŝiparo, Théodore Ducos. Promociita al rango de subadmiralo la 3-an de februaro 1852, poste subkomandanto de oceana eskadro en julio 1853.
Li distingiĝis dum la krimea milito : li partoprenis en la operacoj de batalo de Jalto, kaj, la 17-an de oktobro 1854, kiam li suferis kontraŭ marbaterioj de Sebastopolo, unu el la plej severaj bataloj : la ŝipo Napoléon, sur kiu li staris, suferis dum kvin horoj pafojn de fuorto Constantin, pafis 3 000 kanone kaj ricevis 100 kuglegojn.
Vicadmiralo la 7-an de junio 1855, li fariĝis ano de Conseil des Travaux de la Marine (esperantlingve "konsilio pri marŝiparaj laboroj"), kiun li prezidis de 1858 ĝis 1860.
Promociita granda kruco de la Honora Legio la 10-an de februaro 1861[2], admiralo Charner estis nomumita senatano la 12-an de februaro 1862 : li sidis ĝis sia morto inter la defendantoj de la imperia reĝimo.
Léonard Victor Charner estis altigita al admiralo de Francio la 15-an de novembro 1864.
Li mortis en Parizo la 7-an de februaro 1869. Lia funebra ceremonio okazis en Palaco "Invalides" en Parizo. Li estis entombigita en sia naskiĝurbo Saint-Brieuc, en tombejo Saint-Michel.
En 1840, li aĉetis la malodomon Haute-Motte, en regiono de Saint-Suliac (35).
En 1857, li konstruigis palaceton kun kapelo kaj gardejo sur terenoj tiam proksimaj al la dunoj sed kiuj, poste fariĝis centre de Val-André, marbana parto de Pléneuf kreita ekde 1880. Unu el la ĉefaj stratoj surhavas lian nomon kaj lia heredaĵo fariĝis post aĉeto en 1954, la parko Amirauté.
Pluraj militŝipoj de la franca ŝiparo surhavis la nomon de Léonard Victor Charner :
Du portretoj de admiralo Charner estas konataj :