Martine Aubry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Martine Aubry okaze de amaskunveno en Lille, en la prezidentbalota kampanjo de 2012.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-a de aŭgusto 1950 en Parizo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono • Nacia Lernejo pri Administrado • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato Panteono-Assas vd | ||||
Partio | Socialisma Partio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Jacques Delors vd | ||||
Patrino | Marie Lephaille vd | ||||
Gefratoj | Jean-Paul Delors vd | ||||
Edz(in)o | Jean-Louis Brochen | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • Grands corps de l'Etat • anciens cadres vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Lillo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Urbestro de Lille | |||||
Dum | 25-a de marto 2001 reelektita en la 21-a de marto 2008 4-a de aprilo 2014 – | ||||
Antaŭulo | Pierre Mauroy | ||||
4-a prezidanto de la urba komunumo de Lille | |||||
Dum | 18-a de aprilo 2008 – 18-a de aprilo 2014 | ||||
Sekvanto | Damien Castelain | ||||
Ĉefsekretario de la franca Socialista Partio | |||||
Dum | 26-a de novembro 1988 – 17-a de septembro 1993 | ||||
Sekvanto | Harlem Désir | ||||
Deputito de la 5-a deputita distrikto de Nord | |||||
Dum | 12-a de junio 1997 – 4-a de julio 1997 | ||||
Sekvanto | Bernard Davoine | ||||
ministro pri dungado kaj solidareco | |||||
Dum | 4-a de junio 1997 – 18-a de oktobro 2000 | ||||
Prezidento | Jacques Chirac | ||||
Sekvanto | Élisabeth Guigou | ||||
ministro pri laboro, dungado kaj profesia klerigo | |||||
Dum | 15-a de majo 1991 – 28-a de marto 1993 | ||||
Sekvanto | Michel Giraud | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martine AUBRY (naskiĝis Martine Delors la 8-an de aŭgusto 1950 en Parizo) estas franca politikistino.
Ŝi estis ministro pri laboro, dungado kaj profesia klerigo de 1991 ĝis 1993, poste ministro pri dungado kaj solidareco de 1997 ĝis 2000. En tiu posteno, ŝi starigis la reformon pri la 35 horoj kaj kreis la universalan asekuron kontraŭ malsano (CMU). Ŝi fariĝis poste urbestro de Lille kaj de aprilo 2008 kaj aprilo 2014 estis prezidanto de la urbeca komunumaro de Lille, kiu komence de 2015 transformiĝis al la nuna Eŭropa metropolo de Lillo.
Elektita ĉefsekretario de la franca socialista partio en 2008, ŝi estis kandidato en la socialisma primara baloto de 2011, en kiu ŝi perdis en la dua balota vico fronte al François Hollande. Ŝi forlasis la estradon de la Socialisma Partio la sekvantan jaron.
Ŝi varbas la socion de « care », tio estas socio, kie oni zorgas pri ĉiuj, sed sen granda sukceso [1]. Por la uzo de la angla nomo care kaj ankaŭ por la uzo de aliaj anglaj motoj ŝi ricevis en 2010 la premion de la angla mato[2].
Post la enoficiĝo de François Hollande kiel prezidanto de la Respubliko, ĝi estis nomumita speciala reprezentantino por Ĉinio de la ministro pri eksterlandaj aferoj[3].
La 1-an de decembro 2013, Martine Aubry lanĉis pensgrupon, « Renaissance »[4]. Ŝi montris sin neplenkonsenta pri la registara agado, regule kvalifikita socialdemokratia, kaj la nomumo de Manuel Valls kiel ĉefministro[5].
|