Meyer Kayserling (1829-1905) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() "Historio de la Judoj en Hispanio kaj Portugalio", verko eldonita en 1861 fare de Meyer Kayserling (1829-1905)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1829 en Gleidingen, Germanio | ||||
Morto | 21-an de aprilo 1905 en Budapeŝto, Hungario | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • franca • angla • germana • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio Hispana Humboldt-Universitato en Berlino Reĝa Akademio Hispana | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto rabeno ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Meyer Kayserling estis germana rabeno, filozofo kaj historiisto. Instigita de Leopold von Ranke por okupiĝi pri historiesploron, Kayserling enfokusigis sian atenton sur la literaturo kaj historio de judoj en Hispanio.
Kayserling estis naskita en Hanovro, kaj estis la frato de la verkisto kaj edukisto Simon Kayserling (1834-1898). Li estis edukita ĉe Halberstadt, ĉe Nikolsburg (Moravio) kie li studis sub Samson Raphael Hirsch (1808-1888), en Prago kie li studis sub Solomon Judah Loeb Rapoport (1786-1867), ĉe Würzburg kie li studis sub Seligman Baer Bamberger (1807-1878), kaj finfine ĉe la Humboldt Universitato de Berlino.
Li dediĉis sin al historio kaj filozofio. Instigita en historiaj esploroj en Berlino fare de Leopold von Ranke (1795-1886), Kayserling turnis sian atenton al la historio kaj literaturo de la judoj el la "Ibera Duoninsulo".
En 1861 la registaro de Argovio nomumis lin rabeno de la du svisaj judaj municipoj de Endingen kaj Lengnau en Surbtalo[1], ofico kiun li plenumis ĝis 1870. Dum sia restado en Svislando li argumentis favore al civila egaleco por siaj samreligianoj, kaj ankaŭ konservis kontaktojn kun altrangaj svisaj politikistoj kiel Jakob Dubs (1822-1879), Emil Welti (1825-1899) kaj Augustin Keller (1805-1883).
Kayserling fondis la Svisa Societo pri Juda Kulturo (Kulturverein der Israeliten in der Schweiz) kiu kampanjis por la civitanrajtoj de judoj en la Argovia regiono (atingita en 1879). En Argovio, la judaj komunumoj ricevis specialan sendevigon de leĝo postulanta ke bestoj devis esti mortigitaj per bato sur la kapo.
Proponistoj de bestaj rajtoj atakis tiun sendevigon por la celoj de ŝoĥtado. Kayserling (1869) publikigis pamfleton kiel defendo de la praktiko. La socio por bestaj rajtoj kaj la juda komunumo faris interkonsenton en 1889, kiu postulis la bestojn esti anestezitaj antaŭ ŝoĥtado. Tamen, la praktiko de la ŝoĥtado estis malpermesita en Svislando en la unua populara iniciato, en 1893.
Jam en 1854, la Kantono Argovio igis laŭleĝe senvivigi brutaron trafante ilin sur la kapon. Tamen, la judaj komunumoj de Lengnau kaj Endingen estis ekskluditaj de tio. Ili rajtis buĉi. En Ĝenevo, la Bestprotekta Asocio kaj la Israelita Komunumo faris interkonsenton en 1889: la buĉitaj brutoj devis esti duonsvenigitaj antaŭ ol buĉado. La sama estis finfine postulita en la federacia popoliniciato.
En 1870, Kayserling akceptis vokon kiel predikiston kaj rabenon de la juda komunumo de Budapeŝto, kie li mortis 35 jarojn poste, en aĝo de 75.
Kayserling estis membro de la "Reĝa Akademio en Madrido" kaj de la "Triunua Historia Societo".