Ocna Mureș [okna mureŝ] (hungare: Marosújvár [maroŝu:jva:r], germane: Miereschhall [mireŝal]) estas urbo en la distrikto Alba en Rumanio, sur la maldekstra bordo de la rivero Mureș, sude de Turda. Administre apartenas al ĝi Războieni-Cetate, Cisteiu de Mureş, Lunca Mureşului (Alba) kaj Micoşlaca.
En 1910 ĝi havis 4 976 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 11 009 (rumanoj, 15 % hungaroj).
De 1850 ĝi estas la plej grava salminejo de Transilvanio. Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1202; en 1296 ĝi estis ekleziejo. En la mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Oni aligis al ĝi Uioara de Jos kaj Uioara de Sus.
- István Balogh (23-a de oktobro 1813 - Budapeŝto, 4-a de septembro 1887): honvefkapitano (1848/49), advokato
- Edit Botár: artistino.
- Sarolta Bucsy, barátosi (6-a de oktobro 1913 - Kluĵo, junio 1997): operkantistino.
- Gabriella Csire (*21-a de aprilo 1938): ĵurnalistino, porinfana verkistino, redaktorino.
- László Farkas (13-a de aprilo 1920): publicisto, tradukisto.
- Zsigmond Farkasházy, hungara politikisto
- József Pál Frink (n. 25-a de aprilo 1977): biologo
- Mátyás Furdek (*20-a de majo 1928): ekonomisto, universitata profesoro.
- István György (7-a de julio 1899 – Budapest, 26-a de junio 1986): prikemia inĝeniero.
- Jenő Horváth (13-a de oktobro 1900 – Cluj-Napoca, 13-a de septembro 1989): verkisto, poeto, publicisto.
- József Horváth (*19-a de marto 1905 – post 1994): fotografisto.
- Tibor István Incze (*25-a de aŭgusto 1933): projektantinĝiero, politikisto.
- Béla Jancsó (25-a de julio 1903 – Cluj, 28-a de julio 1967), verkisto, kuracisto.
- Elemér Jancsó (10-a de aprilo 1905 – Cluj, 1971): literaturhistoriisto.
- Adrienne Jancsó (2-a de marto 1921 – Budapest, 23-a de januaro 2006): deklamistino.
- Imre Jelenik (15-a de januaro 1911 - ?) skulptisto [1] Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- István Kováts (10-a de aprilo 1881 – 18-a de aŭgusto 1942, Székelyudvarhely): fotoartisto.
- Árpád Molnár (31-a de januaro 1913 – 26-a de julio 1971, Aiud): redaktoro.
- Zoltán Naftali (22-a de novembro 1917 – 8-a de novembro 1991, Wilmette-Chicago, Usono): medicinfakverkisto.
- Rhea Silvia Radu (18-a de majo 1900 – ?): pentristino.
- Mihály Székely (Marosgombás, 17-a de aprilo 1912 – Ocna Mureș, 22-a de oktobro 2002): instruisto, pentristo.[2]