Petr Spálený | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1944 (80-jaraĝa) en Prago |
Edz(in)o | Pavlína Filipovská • Miluše Voborníková |
Deveno | Bohemio, Ĉeĥoslovakio |
Ĝenroj | popmusic, big-bito |
Profesio | kantisto, komponisto |
Parencaj temoj |
Jan Spálený, Miluše Voborníková, Pavlína Wolfová |
Retejo | www.petrspaleny.cz |
Signifa instrumento | |
drumo, gitaro, flaŭto | |
Persona informo | |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Familio | |
Frat(in)o | Jan Spálený (en) |
Edz(in)o | Pavlína Filipovská Miluše Voborníková |
Infano | Pavlína Wolfová ( Pavlína Filipovská) |
Okupo | |
Okupo | kantisto diskografa artisto |
Parencaro | |
---|---|
1-a edzino | |
2-a edzino | |
frato | |
filino |
Petr Spálený (* 22-an de marto 1944 en Prago) estas ĉeĥa muzika komponisto, gitaristo, drumisto, flaŭtisto kaj kantisto. Kun la unua edzino kantistino Pavlína Filipovská li havas du filinojn, lia dua edzino estas ĉeĥa kantistino Miluše Voborníková. Lia frato Jan Spálený estas ĉeĥa muzikisto kaj muzika redaktisto, dramaturgo kaj moderatoro de Ĉeĥa radio. Lia filino Pavlína Wolfová estas ĵurnalistino.
Li komencis jam fine de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento kiel amatora big-bita muzikisto, unue li ludis drumon, pli poste dum soldata baza militservo ankaŭ gitaron kaj flaŭton. Post fino de la militservo li komencis prezentiĝi en muzika grupo Hipps (Hipopotamoj) de sia frato Jan, kiu estis pro iniciato de Jiří Štaidl alinomita je Apollobeat. El tiu tempo devenas ankaŭ la unuaj furorkantoj de Petr Spálený, ekz. Plakalo bejby.
Pli poste li agadis ankaŭ kiel muzika komponisto, li komponis muzikon por ĉiuj prezentiĝoj de Teatro de Jiří Grossmann, li komponis eĉ muzikon al televida programo Zajíc v pytli (Leporo en sako). Li rolis ankaŭ en kelkaj etaj roloj en kelkaj ĉeĥaj filmoj.
Temas pri kantisto, kiu establiĝis en interlimiĝo de rokmuziko, kontreo kaj popmuziko, li estas rimarkinda pro sia aparte originala agrable neentrudiĝema maniero de kantado, kiu ofte similigas melodian recitadon aŭ kantatan ronronadon de melodio. Temas pri daŭra stelo sur scenejo de la ĉeĥa popmuziko, en kiu li sukcese agadas jam pli ol 40 jaroj.