Pic du Midi de Bigorre | |||
---|---|---|---|
Pic du Midi de Bigorre, rigardo de Monné
| |||
monto • Zwölfer | |||
Alteco | 2 877 m | ||
Situo | Francio | ||
Montaro | Pireneoj | ||
Geografia situo | 42° 56′ N, 0° 9′ O (mapo)42.9363888888890.14277777777778Koordinatoj: 42° 56′ N, 0° 9′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | ekde la 16‑a jarcento dokumentita | ||
Plej facila montgrimpo | telfero | ||
La Pic du Midi de Bigorre, aŭ Pic du Midi (esperante: "Pinto de Tagmezo") estas monto en Francujo kun alto 2 877 m (9 439 futoj), kaj la hejmo de astronomia observatorio kaj televida dissendilo.
Ĝi situas en la francaj Pireneoj, en la departemento Hautes‑Pyrénées, ĉe la limo de la komunumoj Sers kaj Bagnères‑de‑Bigorre, kaj ĝi referencas same kiel la vilaĝo al la antikva graflando de Bigorre. La montopinto estas konata pro sia panoramo al la montoĉeno franc‑hispana.
La Observatorio de Pic du Midi estas grava loko de observado kaj esploro. La astronomio kaj la meteologio estis la ĉefaj kialoj de ties kreo. La observatorio estas filio de la Observatorio Midi-Pyrénées kaj UFR de la Universitato Tuluzo 3 - Paul Sabatier. De 1873,[1] kosmaj esploristoj gvatas elde tie galaksiajn fenomenojn.
De la komenco de la 18-a jarcento la monto estas konata kiel loko de astronomiaj observoj : François de Plantade plurfoje grimpis tien. Li unuafoje science studis la koronon dum la suna eklipso de 1706, li reiris en 1741 por fari barometrajn observojn kaj mapi la langvedokajn episkopujojn. La 26-an de aŭgusto, novefoje grimpinte la monton, li mortis ĉe la montpasejo de Sencours, tenante sekstanton kaj ekkriante « Ah ! que tout ceci est beau ! » (Ah ! kiom tiu ĉio estas bela).
Tiu mezuroj estas sekvitaj, en 1774, de tiuj far'de Monge kaj d'Arcet pri la atmosfera premo.
La konstruo de la observatorio komencis en la 1870-aj jaroj sub la estreco de la generalo Dubois de Nansouty kaj de la inĝeniero Célestin-Xavier Vaussenat.[3] La unuaj laboroj komencis en 1875 kaj la unuaj konstruaĵoj finitaj la 8-an de septembro 1882.[4]
En 1907, Benjamin Baillaud instalis tie unuan teleskopon de 0,5 m, unu el plej grandaj en la mondo por la epoko, kiu permesis malkonfirmi la ekziston de la marsaj kanaloj, asertitaj de Percival Lowell.
Poste, la konstruaĵoj estis kompletitaj per novaj terasoj, novaj kupoloj kaj novaj loĝejoj. La elektro alvenis en 1949. Antaŭe, la instrumentoj estis elektre provizitaj per akumulatoroj kaj generatoro. Unua telfero estis instalita en 1952 por la transporto de la personaro.
En 1959-1962 estas instalita la " interministra konstruaĵo ", kiu grupigas la aktivojn pri astronomio, meteologio, televido kaj aviada navigado.
En 1994, la Ŝtato planas fermi la observatorion. La Regiono Sudo-Pireneoj mobiliĝis kaj kreis miksan sindikaton por la renovigo de la loko. La projekto antaŭvidis renovigon de la sciencaj instalaĵoj kaj malfermon al la publiko de parto el la ejo. La telfero estis anstataŭigita per nova telfero kapabla veturigi ĝeneralan publikon. Gravaj laboroj komencis en 1996 ; la renovigita loko malfermiĝis en 2000.
En 1908 la unua kupolo estis instalita : la kupolo Baillaud,[5] de 8 m de diametro. Ĝi loĝigas refraktoron kaj reflektan teleskopon. Ne plu uzata de 2000, ĝi estas parto de la muzeo.
En 1946, Marcel Gentili donacas al la observatorio kupolon kaj teleskopon de 60 cm.
Spektrografo estas instalita en 1958.
En 1963, la NASA monhelpas la instaladon de teleskopo de 106 cm. Tiu ĉi estas uzita por fari precizajn fotografiojn de la luna surfaco por la preparo de la misioj de la Projekto Apollo.[6]
Turo alta de de 28 m kaj de 14 m de diametro estis konstruita ekde 1972 malproksima de aliaj konstruaĵo por malgrandigi la atmosferajn perturbojn. En 1980, ĝi gastigas la teleskopon Bernard Lyot de 2 m.
La observatorio havas koronografon, kiu permesas studon pri la suna korono. Alia instrumento estas refraktoro de 50 cm instalita de 1961 en la kupolo Tourelle, de karakteriza formo. Tiu lorno (renomita en 2004 " Lorno Jean Rösche " en honoro de ties kreinto) estas dediĉita al la studo pri la Suno (bildigo de la surfaco, studo pri la suna granuligo). La instrumentaro estis kompletigita en 1980 per spektrografo.
Nun estas instalitaj ĉe la observatorio :
Tie ankaŭ estas :
Minor Planet Center kreditas la Observatorino de Pic du Midi de la malkovro de 9 numerotitaj asteroidoj inter 2001 kaj 2007.[12] sub la nomo Pic du Midi.
La asteroido 20488 Pic-du-Midi, malkovrita en 1999 elde la Observatorio de la Pises, estis nomita en honoro de la observatorio.[13]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pic du Midi de Bigorre en la franca Vikipedio.