Quim Monzó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joaquim Monzó i Gómez | |||||
Naskonomo | Joaquim Monzó i Gómez | ||||
Naskiĝo | 24-an de marto 1952 en Barcelono, Katalunio, Hispanio | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Quim Monzó vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto eseisto kolumnisto romanisto tradukisto verkisto scenaristo novelisto ![]() | ||||
Laborkampo | Katalunlingva literaturo ![]() | ||||
Aktiva en | Katalunio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Uf, va dir ell ❦ Why, Why, Why? ❦ The Enormity of the Tragedy ❦ A Thousand Morons ❦ L'udol del griso al caire de les clavegueres vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Quim Monzó (naskiĝis la 24-an de marto 1952 en Barcelono) estas kataluna verkisto vivanta en Barcelono, kiu skribas en la kataluna lingvo.
Monzó unue laboris kiel milit-raportisto kaj vojaĝis tra Vjetnamo, Kamboĝo, Tajlando, Kenjo kaj Nordirlando. Poste li dediĉis sin al beletro. Lia unua romano L’udol del griso al caire de les clavegueres aperis en 1976. Jaron poste sekvis lia unua novelaro (Self Service). Ĝis 2007 Monzó publicis du romanojn, ses volumoj de rakontoj kaj plurajn artikolarojn.
Apud sia literatura verkado Monzó ankaŭ laboris kiel desegnisto de komiksoj. Li skribis por radio kaj televido kaj laboris kiel tradukanto kaj kanzon-verkisto. Precipe konata Monzó estas en Katalunio pro siaj kolumnoj, regule aperantaj en la taga ĵurnalo La Vanguardia kaj siaj ŝatataj radio-programoj El lloro, el moro, el mico i el senyor de Puerto Rico kaj El mínim esforç, kiujn li moderatoris kune kun la renoma kataluna aŭtoro Sergi Pàmies. Kun Pàmies, Monzó ankaŭ skribis Sang bruta (Malpura sango), radionovelo en 113 ĉapitroj.
Monzó skribas nur en la kataluna. Li prezentis la inaŭguran literaturan diskurson de la 59-a Libro-Foiro de Frankfurto en 2007, kiu en tiu jaro havis la teman fokuson Katalunio.[1][2]
Hector Alos i Font tradukis la kurtrakonton Ĉirkaŭ tagmeze al Esperanto.