Roxas | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
component city (en) ![]() urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 179 292 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 886 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 11° 35′ N, 122° 45′ O (mapo)11.589444444444122.75111111111Koordinatoj: 11° 35′ N, 122° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 95,07 km² (9 507 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Roxas, [roksas] - tagaloge Lungsod ng Roxas - estas kvaraklasa, komponanta urbego kaj mara havenurbo en Filipinoj, en insulo Panajo, en regiono Okcidentaj Bisajoj, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Kapiso. Roxas havas 47 distriktojn, el kio 31 estas urbaj distriktoj.
Roxas situas en norda parto de la insulo laŭ marbordo sur marborda ebenaĵo ĉe rivero Panajo [1]. Iloilo (urbo) troviĝas 101, Bacolod 108, Cebuurbo 190, Legazpio (Albajo) 205, Batangas 304, ĉefurbo Manilo 385, Kezonurbo 390, Baguio 585, Dabao 593 kilometrojn (aere) [2].
En 1569 hispana kapitano surteriĝis laŭ rivero Panajo kaj elektis ĉefurbon. Tamen iom poste la pli nova ĉefurbo estis Kapiso (nuntempa Roxas). En 1590 la hispana floto alvenis kaj trovis Kapison konvena por haveno. Eĉ ŝtonaj domoj estis konstruitaj. En 1593 la aŭgustenanoj komencis la misian laboron. La haveno estis ofte atakita de islamanoj, tial en 1814 fortikaĵo estis konstruita. En 1707 estis fondita la sendependa paroĥo. Inter 1870-1877 oni konstruis katedralon. Post 300-jara hispana regado Usono sekvis. Tiam protestantaj misiistoj alvenis. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). La municipo atingis la komponentan urborangon en 1951 kaj en la sama jaro ĝi iĝis ankaŭ memstara diocezo, fine la urbo prenis nomon Roxas honore al forpasinta prezidanto Manuel Roxas. La urbo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.
Roxas havas agro-bazitan ekonomion, la terkultivado (rizoj kaj melonoj) kaj fiŝkaptado estas la ĉefaj ekonomiaj agadoj. La fiŝoj kun marmanĝaĵoj estas parte eksportitaj al eksterlando. Tamen la havena trafiko tiras la urbon al la komercado.
La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, metodistoj. En Roxas funkcias pluraj universitatoj, seminarioj kaj kolegioj.
Roxas estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La urbo havas havenon kaj flughavenon. Vojaĝdaŭro al Iloilo daŭras 2 horojn voje, al Manilo estas 50 minutoj aere kaj 18 horoj per mare. De 1907 ĝis 1989 ankaŭ fervojo funkciis.
Roxas situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2043 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.