Săcueni · Székelyhíd · Zickelhaid / Zeckelheid | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto en Rumanio limurbo vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Bihor | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 417435 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 720 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 21′ N, 22° 5′ O (mapo)47.352522.0914Koordinatoj: 47° 21′ N, 22° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 130 m [+] | ||||
Areo | 151,4 km² (15 140 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Săcueni [+] | |||||
Săcueni - jen rumane, prononco [səkujenj], hungare Székelyhíd [SE:kejhi:d], germane Zickelhaid aŭ Zeckelheid[1]) estas urbo en Rumanio norde de Oradea. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ciocaia, Cubulcut, Olosig, Sânnicolau de Munte kaj Cadea.
Ĝi estis unue menciita skribe en 1278. En la 12-a jarcento ĝia loĝantaro konsistis el sikulaj landlimgardistoj. Ĝis la Traktato de Trianon de 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario kaj inter 1919 kaj 1944 denove apartenis al Hungario kaj estis parto de la historia departemento Bihar.
En 1910 ĝi nombris 5 279 loĝantojn (hungaroj), en 1992 7 261 (rumanoj, 84% hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 10 720 loĝantoj sur areo de 151,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km².