Simon Gryner (1493-1541) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Germana humanisto, teologo kaj reformisto
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1493 en Veringendorf, ![]() | ||||
Morto | 1-a de aŭgusto 1541 en Bazelo, ![]() | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Hajdelbergo Universitato de Tübingen Universitato de Wittenberg Universitato de Bazelo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo universitata instruisto ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Johano Reuchlin • Filipo Melanktono vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Simono Grineo (1493-1541) estis germana humanisto, teologo, reformisto, latinisto, helenisto, kiu studis teologion en la Universitato de Vieno kaj instruis la grekan kaj la latinan en la Universitato de Hajdelbergo. Li estis lernanto de Philipp Melanchthon (1497-1560) kaj ekde 1526 interŝanĝis korespondaĵojn kun Johano Okolampado (1482-1531), kiu invitis lin veni al Bazelo, ĉar Erasmo de Roterdamo (1467-1536) estis ĵus lasinta ĝin.
Li estis filo de Jakob Gryner, kaj adoptas la pseŭdonimo Grynaeus, kiu estis unu el la epitetoj de la dio Apolo en la poezio de Vergilio. Li estis nomumita rektoro en iu lernejo de Buda, kie pli malfrue li estis kondamnita kaj ĵetita en arestejo, instigita de la dominikanoj, kaŭze de siaj pozicioj antaŭ la reforma movado. Li ricevis sian liberecon dank'al influoj de hungaraj magnatoj. En 1531, li vizitis kelkajn bibliotekojn en Anglio. Bona rekomendletero de Erasmo garantiis al li favorajn servojn apud Thomas More (1478-1535). Reirante al Bazelo li komisiiĝis kun la tasko pri kolektado da opinioj de la reformistoj pri la divorco de Henriko la 8-a (1491-1547). En la 24-a de novembro 1531 li ĉeestis la funebran ceremonion de Okolampado. En la Universitato de Bazelo li okupis la eksterordinaran katedron de teologio kaj donis lecionojn pri la Nova Testamento.
En 1534, Ulriko, Duko de Württemberg (1487-1550) lin invitis por helpi en la reformo de la ubo, kaj ankaŭ por la reorganizado de la Universitato de Tübingen, kies tasko li plenumis kun la helpo de Ambrosius Blarer (1492-1564), el Konstanco. Brila erudiciulo kaj paciga teologo, li estis mildkaraktera, kaj lia influo ekzerciĝis kun grandeco kaj saĝeco. Erasmo kaj Kalvino estis liaj ĉefaj korespondantoj. Li eldonis plurajn latinajn verkojn de Plutarko, Aristotelo, Platono, Eŭklido kaj Tito Livio.
Lia filo Samuel Grynaeus (1539-1599)[1] estis profesoro pri jurisprudenco, en Bazelo. Lia nevo Thomas Grynaeus (1512-1564) estis teologo kaj profesoro en la Universitato de Bazelo, kies filo Johann Jakob Grynaeus (1540-1617) ankaŭ estis religiulo en Bazelo. La homonimulo Simon Grynaeus (1725-1799) estis tradukisto el anglaj kaj francaj verkoj en la germanan, kaj aŭtoro de biblia versio en la moderna germana, en 1776, kaj unua tradukisto en la germanan de la verko "Romeo kaj Julieta", far William Shakespeare.