Aelius Everhardus Vorstius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nederlanda kuracisto kaj botanikisto.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-a de septembro 1565 en Roermond, Nederlando | ||||
Morto | 22-a de oktobro 1624 en Leiden, Nederlando | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno Universitato de Hajdelbergo Universitato de Kolonjo Universitato de Bolonjo | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Adolphus Vorstius vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto universitata instruisto botanikisto anatomo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aelius Everhardus Vorstius estis nederlanda kuracisto, botanikisto kaj universitata profesoro, estis filo de Henricus Vorstius kaj Maria Schaeria, familio kiu okupis altajn postenojn en la eklezio. Li pasis sian infanecon kune kun ties pripatrinaj geavoj, en Venlo. Kiam li estis 15-jara, li ekloĝis kun siaj gepatroj en Dordrecht, kaj en la 28-a de aprilo 1580 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno, kiel studento pri literaturo kaj homsciencoj, kie li estis lernanto de Bonaventura Vulcanius, Peter Tiara kaj Justus Lipsius.
En la 18-a de januaro 1586 li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Hajdelbergo kaj post kvar jarojn li eniris en la Universitato de Kolonjo. Li sukcedis al Gerardus Bontius kiel profesoro pri Naturhistorio kaj Teoria Medicino, en la 22-a de septembro 1599. Post la morto de Petrus Pavius, en la 8-a de majo 1617 li ankaŭ komencis instrui botanikon en la Universitato de Lejdeno, sciencon kiun li lernis en Padovo.