Chevrolet Niva | |
---|---|
modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Toljatti (Rusio) |
Gepatra kompanio | GM-AvtoVAZ |
Aliaj nomoj | VAZ-21236 |
Produktkvanto | 700 000 (novembro 2018)[1] |
Produktata | ekde 2002 |
Klaso | kompakta SUV |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | 2123 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 80 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) Ecotec Z18XE (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1796 cm³, 125 ĉevalpovoj; Opel) |
Transmisio | la 5-ŝtupa mekanika (AvtoVAZ) |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 1 400 kg (3 086 lb) |
Dimensioj | |
Longeco | 4 048 mm |
Larĝeco | 1 800 mm |
Alteco | 1 680 mm |
Veturalteco | 220 mm |
Benzin-kapacito | 15,33 USgal (58 l) |
Volumo de pakaĵujo | 84,54 USgal (320 l) |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | VAZ-2123 |
Chevrolet Niva (ruse Шевроле Нива) estas la rusia aŭto de la klaso kompakta SUV. Ĝi estas amase fabrikata en Toljatti (Rusio) de la kunlabora kompanio GM-AvtoVAZ ekde septembro 2002.
Unuafoje oni ekpensis pri neceso renovigi VAZ-2121 en la 1980-aj jaroj, sed longan tempon ĉiuj fortoj koncentriĝis je lanĉo de VAZ-2108. Oficiale oni taskigis pri tio la dezajnajn sekciojn de AvtoVAZ en 1984. En 1989 la teknika konsilio de AvtoVAZ aprobis la koncepton, do komenciĝis preparado de la amasa fabrikado. Sed ekis ekonomia krizo, kiun sekvis disfalo de Sovetunio kaj denove ĉiuj fortoj de la kompanio koncentriĝis je preparado de la nova malpeza aŭto — ĉi-foje de Lada 110. En 1993 estis aprobita nova dezajno fare de Valerij Sjomuŝkin. En 1998 komenciĝis la fabrikado de VAZ-2123 en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ kaj ekde januaro 2001 — malgranda fabrikado en la ĉefa sekcio[2][3]. Ĝis 2001 en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ estis fabrikitaj ĉirkaŭ 1000 aŭtoj. Poste estis establita la kunlabora entrepreno de General Motors kaj AvtoVAZ, kiu decidis fabriki la aŭton sub sia propra marko — tiel aperis Chevrolet Niva, kiu ensorbis multajn teknikajn kaj dezajnajn ecojn de VAZ-2123[3]. En septembro 2002 la fabrikado de VAZ-2123 komplete ĉesis, ĉar komenciĝis produktado de Chevrolet Niva[3].
En 2002-2003 GM-AvtoVAZ konstruis en Toljatti novajn produktejojn[4].
En 2012 komenciĝis konstruado de plia produktejo por la dua generacio de Chevrolet Niva, kiu estas preparata ekde 2010 fare de la kompanio BLUE Group Engineering & Design (Italio). La koncepta aŭtomobilo estis prezentita en 2014 en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio kaj oni planis komenci amasan fabrikadon en 2016, sed post la krizo en Ukrainio en 2014 kaj sekvinta ĝin anekso de Krimeo fare de Rusio, la ekonomia situacio grave malboniĝis. General Motors preskaŭ komplete foriris el Rusio kaj en 2015 estis haltigita la konstruado de la nova aŭtofabriko en Toljatti. Iuj supozis komploton flanke de AvtoVAZ, kiu jam komencis preparadon de la nova generacio de Lada Niva kaj laŭdire deziris tiel seniĝi je la rekta konkuranto[5].
Oni promesis, ke la nova generacio estos fabrikata komplete en la nova, propra produktejo de GM-AvtoVAZ, uzos motoron de Peugeot-Citroen, rapidumskatolon el Barato ktp, do ne plu dependos de AvtoVAZ[6]. Tamen fine de 2018 la ĝenerala direktoro de la kompanio GM-AvtoVAZ Romuald Rytvinsky agnoskis rezignon je tiuj planoj[1].
![]() |
|
En junio 2019 la rusia registaro subskribis investan kontrakton pri fabrikado de la nova modelo[7].
La du ĉefaj versioj origine estis L (la baza) kaj GLS (artefarita ledo en la salono, fanditaj 16-colaj radodiskoj, pli bona muzikilo, fumigitaj glacoj, kontraŭnebulaj lumiloj, hejtiloj ĉe la frontaj sidiloj). La versioj LC kaj GLC diferenciĝis je klimatizilo, aldonita al la respektivaj versioj. Ekde 2004 flankospeguloj en ĉiuj versioj estas elektre regeblaj kaj hejtataj. 98% de la elementoj estis fabrikataj en Rusio, de eksterlando venis: la kluĉilo, la ĉefa bremsa cilindro, la hidraŭlika stirhelpilo (ZF Friedrichshafen AG), krado de radiatoro, plastaĵoj kaj ŝtofaĵoj en la salono[8].
Fakuloj el la firmaoj Opel, General Motors kaj Lotus Cars aprezis VAZ-2123 kaj opiniis, ke ĝi povas sukcesi en eksterlandaj merkatoj, sed bezonas certajn modifikojn — pli fortan motoron FAM1 Ecotec Z18XE (FAM1 estas mallongigo de Family 1, kio signifas ke ĝi apartenas al la unua motora familio), pli bonajn bremsojn, malpli da vibrado, pli bonan transmision, pli da sekureco. Tuj post establo de la kunlabora kompanio GM-AvtoVAZ ĝi petis AvtoVAZ doni proponojn rilate plibonigon de la aŭto kaj kreado de la nova versio, origine nomita Chevy Niva Export. La projekto ricevis la kodon 21236 kaj en aprilo 2001 komenciĝis ĝia realigo. Oni planis lanĉi la produktadon fine de 2003 kaj fabriki po ĝis 35 mil aŭtojn jare.
Oni planis uzi la motoron Opel FAM-1 Ecotec (1,8 litro, 16-valva, 125 ĉevalpovoj, torda momanto 167 Nm). Ĝin devis akompani la 5-ŝtupa rapidumskatolo Aisin AG5 de la firmao Aisin (Japanio), uzita ankaŭ en Suzuki Grand Vitara.
Ĉiuj aŭtoj de Chevrolet Niva FAM-1 devis havi jenajn elementojn:
Por la projekto estis kreita internacia teamo subestre de la rusia inĝeniero Vladimir Guba. En aŭgusto 2001 jam okazis la unuaj testoj de la vetureblaj modeloj. Fine de 2001 aperis prototipoj de la serio 200, senditaj al Opel kaj Lotus Cars por perfektigado. La laboro evidentiĝis esti pli granda ol oni supozis, aperis proksimume 700 novaj elementoj, grave ŝanĝiĝis la korpuso. En 2003 estis fabrikitaj 300 eksperimentaj specimenoj. Printempe 2006 estis produktitaj la unuaj Chevrolet Niva FAM-1, ekde novembro 2006 komenciĝis la amasa fabrikado.
Sed poste aperis pluraj problemoj. Amasa fabrikado de la motoro FAM-1 Ecotec ĉesis kaj ĝiaj malgrandaj partioj iĝis tre kostaj. AvtoVAZ ofte fuŝis pri liverado de maŝinpartoj. Do finfine oni produktis proksimume 1000 aŭtojn kaj post kiam la aĉetitaj motoroj de Opel elĉerpiĝis, la fabrikado ĉesis. Oficiale la aŭto neniam estis eksportata[9].
En 2006 aperis la fortikigita versio Chevrolet Niva Trophy kun akĉento je ajnagrundaj ecoj. Ĝi estas fabrikata de la kompanio "Krumb-Servis" (ruse Крумб-Сервис) (Toljatti) kaj aĉeteblas ĉe ĉiuj oficialaj reprezentantoj de Chevrolet Niva. Unuafoje ĝi estis prezentita dum la ekspozicio de ajnagrundaj aŭtoj en Moskvo en majo 2006[10].
La ĉefaj diferencoj:
En 2009 ĝi estis redezajnita, sekvante la bazan modelon, kaj nun estas produktata laŭmende[11].
En 2009 la kompanio Stile Bertone (Italio) redezajnis la aŭton kaj la 10-an de marto 2009 ekvendiĝis la nova versio.
La ŝanĝoj koncernis nur eksteraĵon:
En majo 2015 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj kun la opcio LE+, kiu enhavas jenajn elementojn:
Ekde la 12-an de oktobro 2015 ĉiuj aŭtoj havas motoron laŭan al la postuloj de la normo Euro V[14].
L | LC | GL | GLC | |
Centra seruro distance regebla | + | + | ||
Alarmosistemo, blokanta la aŭton | + | + | ||
Elektra glacolevilo de la frontaj pordoj | + | + | ||
Stirkolono, reguligebla je alteco | + | + | ||
Hidraŭlika stirhelpilo ZF (Germanio) | + | + | ||
Artefaritaj ledaĵoj en salono | - | + | ||
Kapapogiloj de la postaj sidiloj Г-formaj | - | + | ||
Okulvitrujo | - | + | ||
Posta plankolumilo | - | + | ||
Dekoracia kvazaŭaluminia surmetaĵo sur la fronta panelo, ĉe pasaĝera loko | - | + | ||
Kromita ringo de fermilo de forigebla cindrujo | - | + | ||
Kvazaŭaluminiaj surmetaĵoj sur rapidumskatolo | - | + | ||
Frontaj sidiloj kun poŝoj kaj hejtiloj | - | + | ||
Muzikilo | + | - | ||
Muzikilo kun du frontaj laŭtparoliloj kaj anteno | - | + | ||
Flankospeguloj elektre regeblaj | nefarbitaj | farbitaj | ||
Tegmentorakoj | - | + | ||
Modernaj teniloj sur pordoj | nefarbitaj | farbitaj | ||
Radoj | ŝtalaj diskoj 15-colaj | malpezfanditaj diskoj 16-colaj | ||
Izotermaj glacoj | - | + | ||
Kontraŭnebulaj lumiloj | - | + | ||
Ĉapo de rezerva rado | + | - | ||
Aluminia tenilo por la rezerva rado | - | + | ||
Rezerva rado | + | + | ||
Salona filtrilo | + | + | ||
Korektilo de frontaj lumiloj | + | + | ||
Klimatizilo | - | + | - | + |
En novembro 2018 estis anoncita la renovigita versio. Ĝia aspekto grave ŝanĝiĝis, dimensioj kreskis, sed ankaŭ teknika parto evoluis. Oni diris, ke ĝi havos la motoron VAZ-21179 (1,8 litro, 4-cilindra, 16-valva, 136 ĉevalpovoj, torda momanto 173 Nm), kiu antaŭe estis uzata en Renault Duster. Eble aperos ankaŭ la aŭtomata rapidumskatolo kaj diferenciala blokilo. Oni anoncas ke en urba reĝimo la aŭto konsumos 13,5 litrojn por 100 km, en la miksa reĝimo — 11 litrojn, sur ŝoseo — 8 litrojn. Oni planas fari ankaŭ version kun dizelmotoro. La fronta suspensio estas dulevila sendependa, la posta suspensio estas plurlevila dependa. La maksimuma rapideco estas 170 km/hore.
En la baza versio haveblos:
Oni anoncis ankaŭ novajn grandecojn de la aŭto: longeco — 4316, larĝeco — 1772, alteco — 1660, veturalteco — 200, aksodistanco — 2670, kofrujo — 480 litroj. Haveblos ses versioj: L (la baza versio), LC (kun klimatizilo), GL (kontraŭnebulaj lumiloj, unu aerkuseno, kontraŭŝtela sistemo blokanta la aŭton), LE (pli forta protekto de rapidumskatolo, motoro kaj radodiskoj), GLC (pli evoluinta muzikilo, sidiloj kun reguligebla lumboapogilo kaj hejtilo), LE+ (malvarmigata gantujo, malantaŭa kamerao, plena rezerva rado, malantaŭaj parkumsensiloj). Oni rezignis je ideo uzi la motoron de Peugeot 504 (2 litroj, 135 ĉevalpovoj, 170 Nm) pro tro altaj kostoj, do en la aŭto staros la sama motoro kiel en LADA XRAY (VAZ-21179 (la kvarcilindra, benzina, 1774 cm³, 122 ĉevalpovoj)[16].
En septembro 2009 okaze de la 7-a datreveno de Chevrolet Niva estis produktitaj 150 specialaj aŭtoj de la unika koloro Black Uni (la nigra nemetala), faritaj surbaze de la versio GLC. Aldoniĝis kromitaj elementoj de la salono, arĝentkoloraj pordoteniloj, tegmentorakoj kaj aliformaj radodiskoj[17].
En aŭgusto 2010 en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio estis prezentita Chevrolet Niva Special Edition de la unika helsiringa koloro Lilac. Entute estis fabrikitaj 300 tiaj aŭtoj.
La ĉefaj diferencoj:
En 2011 estis fabrikita serio el 300 aŭtoj omaĝe al la 100-a datreveno de la varomarko Chevrolet. Ili havis du kolorojn: la malhelverda ruse Сочи (Soĉio; 250 aŭtoj) kaj la skarlata ruse Феерия (Magia spektaklo; 50 aŭtoj).
Ĝi estis farita surbaze de la versio LC al kiu aldoniĝis:
En septembro 2017 okaze de la 12-a datreveno de Chevrolet Niva estis produktitaj 300 specialaj aŭtoj de la koloro ruse Тундра (Tundro; la kodo 395 BASF). La variaĵo estis kreita surbaze de la versio LE.
La ĉefaj diferencoj:
En septembro 2017 okaze de la 15-a datreveno de Chevrolet Niva estis produktitaj 300 specialaj aŭtoj.
La diferencoj estas jenaj:
Autoreview Car Assessment Program | |
![]() | |
Sekureco de pasaĝeroj
(fronta kolizio) |
0 poentoj el 16 |
Testita modelo:
Chevrolet Niva |
Sekve de kolizia testo farita en 2003 de la rusia magazeno Autoreview laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) Chevrolet Niva ricevis 1,6 poentojn el 16, do eĉ ne unu stelon[24].
![]() |
|
Samjare la eksporta versio FAM-1 kun ABS, aerkusenoj, antaŭstreĉiloj de sekurzonoj kaj pli fortika korpuso sukcese trapasis ekzamenon laŭ la eŭropa normo EuroNCAP, ricevinte 12,5 poentojn el 16 (4 steloj el 5)[25][26].
Ekde tiu tempo ekzamenoj ne okazis malgraŭ gravaj ŝanĝoj en la konstrukcio de la aŭto, inkluzive la sekurecon.
|