Por samtitola artikolo vidu la paĝon Combourg (stacidomo). |
Combourg | ||
Komunumo | ||
La kastelo de Combourg
| ||
|
||
Oficiala nomo: Combourg | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Arondismento | Saint-Malo | |
Kantono | Combourg ĉefurbo | |
Interkomunumo | romantika Bretonio | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Situo | Combourg | |
- koordinatoj | 48° 24′ 34″ N 01° 45′ 02″ U / 48.40944 °N, 1.75056 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 120 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 29 m s. m. | |
Areo | 63,55 km² (6 355 ha) | |
Loĝantaro | 5 514 (2008) [1] | |
Denseco | 86,77 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Joël Le Besco | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35270 | |
INSEE | 35085 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
| ||
Vikimedia Komunejo: Combourg | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo | ||
Combourg (galolingve Conborn aŭ Comboute),estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio en Francio. Ĝi ŝuldas sian nomon de « berceau du romantisme » ("lulilo de romantikismo") al la verkisto François-René de Chateaubriand, kiu tie pasigis parton de sia juneco en la kastelo de Combourg.
Combourg havas stelon () en Guide vert de Michelin.
Urbo de Haute-Bretagne, ĝi estas ankaŭ sur la vojo de pordoj de Bretonio. Combourg situas inter Rennes kaj Saint-Malo, en departemento Ille-et-Vilaine.
Combourg situas je :
Sen malnova formo.
Ekde la gaŭla-romia epoko, Combourg okupis strategian pozicion kaj estis vilaĝo kun intensa metiista aktiveco. Ĝis en la 1000-a jaro, la urbo suferis de la ruinigaj atakoj de la vikingoj.
La senjorlando de Combourg estis kreita de la ĉefepiskopo de Dol, Ginguéné aŭ Junkéné, favore al ties malpli juna frato Riwallon de Dol. La senjorlando de Combourg restis posedaĵo de la idoj de Riwallon ĝis la morto de Yseult de Dol en 1197. Tamen la filo, kiun ŝi havis per sia geedziĝo kun Harsculf de Soligné (mortinta ankaŭ en 1197) reprenis la nomon de sia patro fariĝante Johano la Tria de Dol.
La senjorlando de Combourg herede iris al la familioj de Châteaugiron dirata de Malestroit, de Rieux, du Châtel, de Montjean, de Acigné kaj fine de Coëtquen, kiuj sukcesis starigi la senjorlandon al graflando en 1575. La lasta heredintino de tiu familio vendis la graflandon kaj ties kastelon al la gepatroj de Chateaubriand per akto de la la 3-a de majo 1761.
René-Auguste de Chateaubriand kaj ties edzino Apolline de Bédée, la gepatroj de la verkisto, aĉetis la graflandon de Combourg la 3-an de majo 1761. François-René de Chateaubriand (1768-1848) tie pasigis 2 jarojn de sia juneco. « En la arbaroj de Combourg mi fariĝis tio kio mi estas » skribis li en sia verko Mémoires d'outre-tombe.
La loĝantaro de la komunumo estis favora al la ŝanĝoj enkondukitaj de la franca revolucio, precipe post la fino de la Teroro. La ĉefa revolucia festo estis tiu memoriganta la datrevenon de la ekzekuto de la franca reĝo Ludoviko la Deksesa, akompanata de la ĵuro de malamo al la reĝeco kaj al la anarkio, festata ekde 1795[2]. Ankaŭ la fondo de la Unua Respubliko estas festata ĉiujare.
Ĝis la komenco de la 20-a jc, la ĉefaj laboroj estis pri la butero, la fromaĝoj, la kanabaj veltoloj, la lintoloj, la granito, la tanado kaj la brikoj.
En 1857, la fervojo atingis Combourg. Junie 1893 la urbo proviziĝis per elektro. La urbestro Germain Parent martelis la komencon de tiu celebrado okaze de la festo de bonfaro la 17-an de marto 1893
La 2-an de aŭgusto 1944, Combourg estis liberigita fare de usonaj soldatoj apartenantaj al la CCA de la 6-a Kirasveturila Divisio.
Sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
2001 | - | Joël Le Besco | UMP[3] | -
|
1995 | 2001 | Marie-Thérèse Sauvée | PS | -
|
1983 | 1995 | André Belliard | RPR | -
|
1977 | 1983 | Joseph Hubert | - | -
|
1965 | 1977 | André Belliard | - | -
|
1945 | 1965 | Abel Bourgeois | - | -
|
1939 | 1945 | Joseph Hubert | - | -
|
1919 | 1939 | Émile Bohuon | - | -
|
1903 | 1919 | Valentin Cutte | - | -
|
Tiu konsilio arigas junajn komburganojn 9- ĝis 14-jarajn elektitajn por du jaroj kaj dezirantaj aktivi en la urba vivo. La urba konsilio de la junuloj, elektita en la 27-a de Novembro 2004, konsistas el 4 knabinoj kaj 5 knaboj.
Respondo | Voĉoj | % esprimitaj | |
---|---|---|---|
JES | 1 395 | 50,62 % | |
NE | 1 361 | 49,38 % | |
Abstention : 1 057 (27,07 %) |
Kandidato | Partio | Voĉoj | % esprimitaj |
---|---|---|---|
Marie-Thérèse Sauvée | Socialista partio | 1 365 | 46,75 % |
Joël Le Besco | UMP | 1 555 | 53,25 % |
Sindetenoj : 922 (27,07%), blankaj balotiloj : 79 (2,63 %) |
Kandidato | Partio | Voĉoj | % esprimitaj |
---|---|---|---|
Jean-Yves Le Drian | Socialista partio | 1 487 | 53,35 % |
Josselin de Rohan | UMP | 1 300 | 46,65 % |
Sindetenoj : 982 (25,04%), blankaj kaj nulaj balotiloj : 152 (5,17 %) |
Respondo | Voĉoj | % esprimitaj | |
---|---|---|---|
JES | 1 535 | 60,94 % | |
NE | 984 | 39,06 % | |
Sindetenoj : 1 039 (28,26 %) |
Interkrampe la nacia averaĝo.
Interkrampe la nacia averaĝo.
Interkrampe la nacia averaĝo.
(Nekompleta listo)
La kultura heredaĵo de la urbo estis inventarita. Claude Quillivic estas la aŭtoro de la ĝia notico en 2001. 754 konstruaĵoj aŭ grupoj da konstruaĵoj, estis priskribitaj en aparta notico, el kiuj 91 estas relative esceptaj, la triono de tiuj konstruaĵoj datiĝas de la 16-a kaj 17-a jc.
La komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :
kaj du aliaj