Francisko Valdomiro Lorenz | |
---|---|
![]() ĉeĥa esperantisto, vivinta en Brazilo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1872 en ![]() |
Morto | 24-an de majo 1957 (84-jaraĝa) en ![]() |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa • Volapuko • sanskrito • franca • hebrea • antikva greka • angla • itala • ĉina • japana • araba • aramea • Tupi-gvarania lingvaro • majaa lingvaro • Ido • portugala |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Brazilo Ĉeĥoslovakio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto redaktisto kuracisto instruisto ĵurnalisto idisto filozofo tradukisto verkisto redaktoro ![]() |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | liaj verkoj |
Esperantisto numero | 1276 |
Francisko Valdomiro LORENZ [fransiskŭ valdomirŭ lorenz laŭ brazila prononco] (ĉeĥe: František Vladimír LORENC; germane: Franz Vladimir LORENZ; naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en Zbyslav, en la nuna Ĉeĥio, mortis la 24-an de majo 1957 en Dom Feliciano, Brazilo) estis ĉeĥa esperantisto, kiu vivis la plejparton de sia vivo en Brazilo. Li alvenis en Brazilo kiel politika rifuĝinto kun falsa pasporto. Li sukcese obtenis laborpermeson kaj estis dungita en la enlanda servo por enmigrado post lingvotesta ekzameno en pli ol 10 lingvoj. Li estis probable la plej granda poligloto en la mondo. Li eniris en la historion de Esperanto kiel la aŭtoro de la 27-paĝa Plena lernolibro de la lingvo internacia de dro. Esperanto por Bohemoj – la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj[1].
Li estis filo de la dungita muelisto František Lorenc kaj de Tereza, naskita Viktová; li havis kvar gefratojn.
Kiam li estis 15-jaraĝa en Kolín, li lernis Volapukon kaj du jarojn poste ankaŭ Esperanton. Estante nur 17-jara li verkis la unuan lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj, eldonita en Pardubice jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Ankoraŭ en 1890 li proponis al L.L. Zamenhof konsili ke la presejoj kiuj ne havas superliterajn signetojn metu apostrofon returnitan post la literon. Tiu aperis en La Esperantisto (1890, p. 54-55). Zamenhof akceptis la eblecon, se oni metu en la komenco de la verko indikon pri tio.
En 1889 li gvidis la kurson pri Esperanto en la gastejo U Pštrosů, laborista kunvenejo, en Prago. La gastejo estis en duetaĝa domo en la strato Pštrossova, numeroj 189/16, kie nun staras pli nova domo kun la samaj domnumeroj. Tiam en Prago – skribas František Hájek – Esperanto havis karakteron soci-revolucian, kun firma celdirekto al internacia paco. Tio ne taŭgis al la tiama Aŭstria monarĥio, regata de imperiismo.
En 1893, pro politikaj kialoj, li venis en Brazilon kun falsa pasporto. Li alvenis en Rio-de-Ĵanejro, la tiama ĉefurbo. Tie li sciiĝis ke li ne povos daŭrigi la vojaĝon ĝis la subŝtato Suda Rio-Grando, ĉar tie komenciĝis ribelo kontraŭ la prezidanto Floriano Peixoto. Tiel li dungiĝis en la orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en la subŝtato Minas-Ĝerajso.
Fine en januaro 1894 li sukcesis atingi la urbon Porto-Alegron. Tiam li estis elektita por labori en la fako de enmigrado de la Sekretario por Internlando pro ordono de Júlio de Castilhos, tiam subŝtatestro en legenda intervjuo kiu daŭris tutan tagon kaj li estis publike ekzamenita en pli ol 10 lingvoj. Samtempe, li sukcesis krome dungiĝi ĉe la industriisto Otto Schoenwald.
Finfine en 1894 li ekloĝis en la terkultura kolonio San-Feliciano kaj ricevis, kiel libera homo, pecon de tero de la registaro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano.
En 1903 li estis nomumita de la sekretario por internlandaj aferoj provizore gvidi la naŭan porknaban lernejon de la Kolonio San-Feliciano. De 1909 ĝis 1943 li estis instruisto en la vilaĝo. En la fino de januaro 1950 li transloĝiĝis al Porto Alegro.
Li aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto (Bohema Esperantisto, 1910, V. p: 39.). Tamen en 1915 li kun Francisco Schaden redaktis la periodaĵon Brazilia, “revuo redaktata en la lingvo internacia Ido ed en portugala, oficiala organo di la Braziliana federuro por la línguo internaciona”, kune kun: “omno koncernanta la revuo devas sendesar a sro. Fr. Schaden”.
En 1930 li aliĝis al Nov-Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. Fine, li revenis al Esperanto kaj restis fidela al ĝi.
Li estis ne nur aŭtoro de la Plena lernolibro de la lingvo internacia de dro. Esperanto por Bohemoj – la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, sed ankaŭ aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion.
Kiam li mortis, li estis la lasta esperantisto el la jaro 1887 kaj pro tio Radio Roma faris omaĝon al li en 1957.
Francisko Lorenz estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; inter ili estas studoj pri jogo kaj gramatikoj de diversaj indianaj lingvoj.
Lia plej grava traduko estas la Bhagavad-Gita el sanskrito. Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj aperis en la libro Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo[2].
![]() |
|
Krom lingvoj, Lorenz okupiĝis pri stenografio, jogo, esotera filozofio, spiritismo, okultismo, kabalo, framasonismo, kiromancio, astrologio kaj rozkrucismo[1].
La spiritistoj kredas, ke li estis mediumo kaj transsendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto.
Li dum multaj jaroj redaktis la astrologian almanakon "Almanaque do Pensamento", kiu ekzistas ĝis nun. Li estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de la Komunumo de Pensado), kaj estis "doktoro pri kabalode la Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ framasono.
Estis Esperanto-grupo kun lia nomo en la urbo Santos. Ekzistas en Brazilo la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz kaj eldonejo "Dr. Francisco Valdomiro Lorenz" (neesperantista). Estas framasonisma loĝio kun lia nomo en Porto Alegro. Estas strato kun lia nomo en urbo Americana.
La 4-an de decembro 2012 en la urbo Dom Feliciano estis inaŭgurita monumento honore al li, enhavanta restaĵojn de la omaĝito.[3], [4]
En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj.
Post la morto, tio estas verkaĵoj de li skribitaj, ne nur eldonitaj, post lia morto (vidu psikografio):
Vlastimil Novobilský, Francisko Valdomiro Lorenz. Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo. Dobřichovice, Kava-Pech, 2017, 160 p., Ilustrita.
![]() |
Trovu « Francisko Valdomiro Lorenz » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
la hiperligoj ne funkcias!